Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 janvier 2016 7 31 /01 /janvier /2016 10:22
Februara numero de « Le monde Diplomatique » en Esperanto

31/01/2016

Ŝtorm-anonco en Venezuelo - Gregory WILPERT

Post dek naŭ venkoj el la dudek balotoj organizitaj ekde la elekto de Hugo Chávez, en 1998, la termino „malvenko” preskaŭ malaperis el la vortaro de la venezuela maldekstro. Ĉu ĝia malvenko kontraŭ la dekstro en la parlament-elektoj de decembro 2015 forprenas al ĝi la regadon de la lando ? LA REZULTOJ de la parlament-elektoj de la lasta 6-a de decembro en Venezuelo estas detruaj por la prezidanto Nicolás Maduro kaj la bolivara revolucio. La opozicio ricevis 67 elcentojn de la seĝoj en la Nacia (...)

http://eo.mondediplo.com/article2327.html

Neniam solvita dependeco de krudmaterialoj - Renaud LAMBERT

„KIAM USONO ternas, Latinameriko malvarmumiĝas”, tiel oni diris antaŭe. La pestodoroj jam ne venas el la nordo : ili trairas Pacifikon. Sed la minaco restas. Jam en la 1950-aj jaroj la argentina ekonomikisto Raúl Prebisch analizis la danĝerojn de tiu dependeco de la eksaltoj de eksteraj ekonomioj ‒ de Britujo, de Usono, poste de Ĉinujo. Ekde la kolonia periodo la internacia labordivido metis Latinamerikon en la rangon de produktisto de krudmaterialoj, kondamnita importi la fabrikitajn produktojn (...)

http://eo.mondediplo.com/article2322.html

Kontraŭ ekscesa originaleco - Renaud LAMBERT

En januaro 2014 la zapatistoj de Ĉiapo en Meksiko invitis plurajn centojn de internaciaj intelektuloj por celebri la dudekan datrevenon de sia leviĝo. Nenia demando restos sen respondo, promesis ili, se la gastoj antaŭe konsentas kunvivi la ĉiutagan vivon de la organizaĵo : ĝian rezistadon al la agresoj de la meksika armeo, ĝian batalon por la nutriĝo, ĝiajn provojn ne reprodukti la antaŭajn aŭtoritatajn strukturojn. Dum la ferma ceremonio juna virino el Usono levas la manon : „Ĉio, kion mi ĉi tie (...)

http://eo.mondediplo.com/article2321.html

La bolivara revolucio ĉe sia bazo - Julien REBOTIER , Yoletty BRACHO

Ĉe la ŝtata ĉavismo, malvenko en la urnoj, ekzistas alia, enradikiĝinta en la popolaj klasoj. Ĉu sufiĉas perdita elekto por ke ĝi malaperu ? DUM LA dek ses jaroj post la enpotenciĝo de Hugo Chávez, en 1999, la bolivara revolucio kreis la kondiĉojn de sia propra elproviĝo, ĉe la malsupro, per la pligravigo de la „popola potenco”. Tiun mobiliziĝon la ĉavisma ŝtato ne inventas. Ĝi agnoskas al ĝi lokon kiu fariĝas pli kaj pli signifa. Sur la antaŭo de la scenejo aperas novaj civitanoj : ili havas ne helan (...)

http://eo.mondediplo.com/article2326.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }