20/01/2016
Internacia Amnestio publikigis raporton montrantan, ke la laboro de infanoj oftas en kobaltminejoj de Demokratia Respubliko Kongo. Tiu erco, kobalto, estas uzata de multnaciaj entreprenoj.
Apple, Samsung aŭ Sony ne plenumas la « bazajn kontrolojn en la celo certiĝi, ke iliaj produktaĵoj ne entenas kobalton, ekstraktitan fare de infanoj », atentigas "Internacia Amnestio" en raporto publikigita ĉi-mardon. La NRO postulas de « la multnaciaj entreprenoj, kiuj utiligas Litio-jonajn akumulatorojn en siaj produktaĵoj, ke ili efektivigu kontrolojn koncerne homajn rajtojn.»
« Infanoj en mortigaj tuneloj »
La NRO pridemandis 16 multnaciajn entreprenojn. Tiuj grandaj grupoj utiligas tiun ercon por siaj baterioj por veturiloj, telefonoj aŭ tekokomputiloj. Rezulto : « Plejparte referencis al sia propra proceduro. La problemo, estas ke ĝi ne estas sufiĉe strikta », eksplikas Sabine Gagnier, el "Amnestio-Francio".
Laŭ "Internacia Amnestio", infanoj apenaŭ 7-jaraĝaj laboras en « treegaj mortigaj tuneloj », aparte en Demokratia Respubliko Kongo, kiu koncentras duonon el la tutmonda kobalto-produktado. « La infanoj povas ankaŭ kribri la ercojn ĉe la elirejo, daŭrigas Sabine Gagnier. Ili rekte spiradas polvon, kiu estas tre venena, kaj portas sakojn da ercoj, kiuj pezas inter 20 kaj 40 kilogramojn ».
El la 16 grandaj grupoj pridemanditaj de la NRO, ununura kompanio, sud-koreia, LG Chem, agnoskis ke ĝi provizas sin en la regiono, kie la NRO enketas. Tiu kompanio provizas hodiaŭ grandajn markojn da elektraj veturiloj kiel Général Motors, kaj ankaŭ Renault Nissan.