20/01/2016
« La entreprenoj devus rapide ĉesigi siajn aktivaĵojn en la israelaj kolonioj »... verkis tion la tre serioza usona organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj Human Rights Watch. En raporto, la NRO akuzas la entreprenojn de la israelaj kolonioj en la okupataj teritorioj.
"Human Rights Watch" (HRW) opinias, en 162-paĝa raporto publikigita la 19an de januaro 2016, ke la entreprenoj instalitaj en la okupataj teritorioj (Cisjordanio) « kontribuas al sistemo en si mem kontraŭleĝa, ekscesa, karakterizata de malrespektoj al la palestinaj rajtoj, kaj akiras profiton de ĝi. »
« Tiuj entreprenoj dependas de la kontraŭleĝa konfiskado, fare de la Israela Ŝtato, de teroj kaj aliaj resursoj apartenantaj al la Palestinanoj, kaj kontribuas al tiu praktiko, profitante de ĝi samtempe. Sammaniere, ili profitas de la diskriminacia politiko kondukita de Israelo, kiu atribuas privilegiojn al la kolonioj, malprofite al la Palestinanoj, koncerne interalie aliron al akvo kaj terenoj, subvenciojn de la registaro, kaj permesilojn pri disvolviĝo », skribas la raporto.
500.000 kolonianoj
La koloniado, internacie neagnoskita kaj kondamnita, interalie de la Konvencioj de Ĝenevo, komenciĝis post 1967. La nombro de kolonianoj estas je 500.000, disigitaj en 237 koloniojn, inkluzive de Orienta Jerusalemo, unuflanke aneksita de Israelo. En tiuj kolonioj, ekzistas 20 industriaj areoj, ne kalkulante ekspluatadon de agrokulturaj teroj.
Laŭ la NRO, « tiuj entreprenoj plenumas diversajn aktivaĵojn, kiuj subtenas la koloniojn. Kelkaj estas rekte implikitaj en la mastrumado de la praktikaj bezonoj de la kolonianoj kaj kolonioj ». Ekzemple, "Human Rights Watch" « enketis pri israelaj bankoj, kiuj financas la konstruadon de kolonioj ; pri kontruada reto, kiu disponas pri filio en la kolonioj, kaj kies koncesiaj partneroj en Israelo, vendas bienojn situantajn en la okupataj teritorioj ; fine, entrepreno pri traktado de defalaĵoj, laboranta nur en Israelo kaj en la okupataj teritorioj, kiu kolektas la defalaĵojn de la kolonioj kaj enterigas ilin en la Jordana valo », precizigas HRW.
La raporto montras, ke la entreprenoj estas « ofte logataj tien, pro la malaltaj salajroj ricevitaj de la palestinaj laboristoj, la malkostaj luprezoj kaj la impostaj avantaĝoj. Human Rights Watch enketis pri teksaĵfabrikanto, kiu instaliĝis en industria areo koloniita, kaj kiu estas la liveranto de granda usona distribuisto. »
La raporto montras, ke la avantaĝoj konsentitaj al la kolonioj havas negativajn kontraŭpartojn por la Palestinanoj : konstrupermesiloj rifuzitaj, malfacilaĵoj pri trafiko, konstruado, aliro al akvo, al la agrokulturaj teroj, ktp…