Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 janvier 2016 6 09 /01 /janvier /2016 14:38
Brazilo : manifestacioj kontraŭ la prezaltigo de la publikaj transportoj

09/01/2016

En Brazilo, manifestacioj kontraŭ la prezaltigo de la publikaj transportoj degeneris en Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo. Individuoj rompis vitrojn de buso, incendiis rubujojn kaj ĵetis ĉiajn pafaĵojn kontraŭ la polico, kiu rebatis per pafoj de plorigaj gasoj kaj surdigaj grenadoj.

La kolektiĝo komenciĝis trankvile por denunci altigon de la tarifoj de buso kaj metroo, de tridek ĝis kvardek centimoj, laŭ la urboj.

« Tiu prezaltigo tuŝos gravan parton de la loĝantaro, eksplikas studento. Tiu prezaltigo havos konsekvencojn en aĉetpovo. »

« Tio estas populara manifestacio, substrekas sindikata gvidanto. Ni volas, ke la loĝantaro faru premadon, por ke la prezoj malkresku. »

En San-Paŭlo, ĉirkaŭ 10.000 personoj paŝadis en la urbo-centro, kontraŭ tiu altigo de transportaj tarifoj, kiuj okazas en kunteksto de ekonomia recesio, kreskado de senlaboreco kaj malfido al la politika klaso, sciante ke la prezidentino Dilma Roussef estas malfortigita pro korupta skandalo. Tiuj manifestacioj aliparte rememoras tiujn, kiuj skuadis Brazilon antaŭ la Futbala mondpokalo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }