13/01/2016
Plia manifestacio kontraŭ prezaltigo de la publikaj transportoj degeneris mardon en San-Paŭlo, Brazilo. Alfrontiĝoj okazis inter polico kaj manifestaciantoj.
Tiuj ĉi estis disigitaj per plorigaj gasoj kaj surdigaj bomboj.
La polico iniciatis koliziojn en la kolektiĝa loko de la manifestaciantoj, por malhelpi ilin ekmarŝi al unu el la finoj de la avenuo Paulista, centre de la ekonomia ĉefurbo de Brazilo. Pluraj manifestaciantoj estis vunditaj, laŭ bildoj elsenditaj de la televido.
10% da inflacio
La militista polico siaflanke menciis, ke ĝi arestis « du personojn posedantajn eksplodaĵojn ». La manifestaciantoj, pliparte gejunuloj, protestis kontraŭ la prezaltigo de la bileto en la publikaj transportoj.
Siaflanke la registaro de San-Paŭlio argumentas, ke tiu altigo estas malsupera al la kreskanta inflacio en 2015 (10,67%), malgraŭ la vigla ekonomia recesio, kiu skuas la grandan emerĝan landon el Sud-Ameriko.