13/01/2016
La lago Poopoo tute sekiĝis dum tiuj pasintaj jaroj. Miloj da bestoj mortis dum tiu ekologia katastrofo, kiu trudis la loĝantojn de la regiono al migrado.
Ĝi estis la dua plej granda lago de Bolivio, de ĝi restas nenio. La "lago Poopoo" tute sekiĝis kaj prezentas hodiaŭ afliktan panoramon. Komencita antaŭ pluraj jaroj, tiu ekologia katastrofo akceliĝis tiujn du pasintajn monatojn, mencias la retpaĝaro Actulatino.
« Plu restas nenio, ĉiaj vivospuroj eĉ malaperis »
« Restas al ni sekiĝinta lago. Hodiaŭ, ĝi estas pampo, dezerto kie ni ne plu povas semi, produkti. Plu restas nenio, ĉiaj vivospuroj eĉ malaperis », konfidis kamparano al la informagentejo EFE.
Barkoj de maristoj estas blokitaj sur la lago, situanta en la regiono Oruro, sude de La-Pazo, ĉefurbo de la lando. La sekiĝo estigis malaperon de 200 specioj de birdoj, mamuloj, fiŝoj. Tri estingiĝantaj specioj de rozaj flamengoj devis migradi, laŭ Actulatino.
La vic-ministro pri Civila defendo konsentis 8 tunojn da humanitara helpo al la 739 familioj tuŝitaj de la sekeco.