30/01/2016
Laŭ ekspertoj, Eŭropo povus sperti la plej gravan nuklean riskon de post Ĉernobilo, pro la refunkciigo fare de Belgio, de du malnovaj centraloj plenplenaj de fendetoj.
Incendio kaj eksplodo difektis unu el la maljuniĝantaj reaktoroj antaŭ kelkaj semajnoj, kaj eĉ la belga direktoro pri nuklea sekureco postulis kontrolojn, post malkovro de 16.000 fendetoj! Ĉiuj najbaroj de Belgio, estus rekte tuŝataj de tia katastrofo. Proksime de la landlimoj, la germanaj kaj nederlandaj civitanoj surstratiĝas por manifestacii. Belgio deziras oficialigi sian decidon, ne kalkulante pri la opinio de la najbaraj landoj. Sed se ni estas sufiĉe multnombraj, kiuj alarmas en la 72 venontaj horoj, ni povas halti tiun frenezaĵon kaj akiri de Eŭropa Unio tion, kion la Belgoj provas eviti : sendependan taksadon pri la riskoj.
En la venontaj 72 horoj, ni bruege distrumpetu kaj ni devigu la estrojn de EU taksi la sekurecon de la centraloj, aŭ tutsimple fermi ilin. Subskribu nun por eviti venontan Ĉernobilon, kaj ni faru de tiu ago novan etapon en la batalo por energioj propraj kaj sekuraj por ĉiuj.
Al la membroj de la Parlamento, al la belga, franca, kaj ĉiuj registaroj koncernataj en Eŭropa Unio.
Kiel civitanoj koncernataj ĉie en Eŭropo, ni petas de vi, ke vi procedu tuj al nova taksado pri media translima efiko, konforme al la aranĝoj de la instrukcio EIE de EU kaj de la Konvencio Espoo de UN. Tiu etapo estas decidiga por haltigo de la belgaj reaktoroj de Doel et Tihange, pro la maltrankvilo kaŭzita de multaj likadoj, fendetoj, eĉ provoj de sabotado en tiuj centraloj. Publika sekureco estas prioritato.