Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 décembre 2015 6 12 /12 /décembre /2015 16:28
Usono : Novjorko :  manifestacio kontraŭ la ideo de Trump pri la islamanoj

12/12/2015

Pluraj centoj da personoj kolektiĝis ĵaŭdon antaŭ la Novjorka hotelo posedata de Donald Trump por denunci lian ideon malpermesi portempe la eniron de la islamanoj en Usonon.

La aferisto, preferata en la konkurado al respublikana kandidateco por la prezidenta baloto de 2016, esprimis ĝin post la pafado de "San Bernardino", plenumita de paro da islamismaj ekstremistoj.

« Ni postulas neniun favoron. Ni petas nur la respekton kaj dignecon, pri kiuj ni rajtas ĉi tie, en Usono », deklaris Linda Sarsour, el la Arab American Association, alparolante la manifestaciantojn, kiuj skandis « Dump Trump ! » (Forĵetu Trump-n !)

Usono : Novjorko :  manifestacio kontraŭ la ideo de Trump pri la islamanoj

Laŭ kelkaj, tiuj diroj, kiuj provokis indignokriojn, ne multe malsimilas proponojn de aliaj politikaj respondeculoj, kiuj volas limigi la akcepton de siriaj rifuĝintoj. Laŭ aliuloj, ili nutradas islamofobion jam ege ĉeestantan.

« La difektoj, kiujn li jam kaŭzis estas tre gravaj. Donald Trump pligravigas la situacion », bedaŭris Skanda Kadirgamar.

Fronte al la manifestaciantoj troviĝis ununura defendanto de la respublikana kandidato. « Ni volas Trump-n. Ne plu da Sirianoj », estis legebla sur la afiŝtabulo, kiun li svingis.

http://www.zamanfrance.fr/article/new-york-manifestation-contre-lidee-trump-musulmans-18990.html

https://www.youtube.com/watch?v=gBwXNxok9fw

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }