Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 décembre 2015 5 25 /12 /décembre /2015 17:42
Manifestaciantoj de la movado « Black Lives Matter » svingas siajn sloganojn dum marŝado, la 23an de decembro 2015. REUTERS/Craig Lassig
Manifestaciantoj de la movado « Black Lives Matter » svingas siajn sloganojn dum marŝado, la 23an de decembro 2015. REUTERS/Craig Lassig

25/12/2015

En Usono, almenaŭ kvar manifestaciantoj estis arestitaj dum la nokto de la 23a ĝis la 24a de decembro en Mineapoliso, kaj ok aliaj en San-Francisko. Tiuj manifestaciantoj de la movado « Black Lives Matter » estas ĉiutagaj de post la morto de juna nigrulo, pafmortigita de la polico de Mineapoliso, pasintan 15an de novembro.

« Paco neeblas sen justeco », « Vivo de nigruloj gravas ». Sloganoj esprimitaj antaŭ la fermitaj pordoj de la Mall of America, estas grava simbolo. Du tagojn antaŭ Naskiĝofesto por la kristanoj, la manifestaciantoj sukcesis trudi sian « Nigran Kristnaskon », postulante justecon post la morto de Jamar Clark, 24-jaraĝa, pafmortigita de la polico pasintan 15an de novembro.

Dekoj da butikoj fermis siajn kurtenojn, la vojo al flughaveno de Mineapoliso estis blokita dum trideko da minutoj : « Komercaj aktivaĵoj ne daŭros tiom longe, kiom ni ne ricevos kompenson por niaj mortintoj, kaj justecon por la vivantoj ». La vendejaro ne permesis la manifestacion, kiu estis akceptita de 200 policistoj, el kiuj kvindeko en kontraŭribelaj vestaĵoj, sub rigardo de la malfruiĝintaj klientoj, venintaj fari siajn lastajn Kristnaskajn aĉetojn.

Laŭ la televidkanalo ABC, tri manifestaciantoj estis arestitaj pro malrespekto al proprieta rajto, alia pro tumulto kontraŭ publika ordo. La movado « Black Lives Matter » alvokis al agadtago en ses grandaj urboj en Usono, inter kiuj San-Francisko. Manifestacioj okazas, dum la lando spertas malkvietan debaton pri rasismo kaj uzado de perforto fare de la polico.

http://www.rfi.fr/ameriques/20151224-etats-unis-forte-contestation-contre-violences-policieres-arrestations

https://www.youtube.com/watch?v=5PJENqYSNYI

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }