Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 décembre 2015 1 28 /12 /décembre /2015 15:05
Turkio : siria ĵurnalisto, kiu trovis rifuĝon en Francio, estis murdita en Turkio

28/12/2015

Kuglo en la kapon, plenstrate, en la urbo Gaziantep, Turkio : jen kiamaniere estis pafmurdita Naji Jerf, ĵurnalisto kaj opoziciulo malkaŝe malamiko de la terorisma grupo IŜ.

La siriza NRO «Ar-Raka estas masakrita en silento » estas la unua, kiu asertis ke « la reĝisoro Naji Jerf, patro de du gefiloj, estis murdita hodiaŭ per kugloj de pistolo en Gaziantep (ĉe la siria landlimo) en Turkio ».

Tiu aktivulo konata pro lia opozicio, tiom al la reĝimo de Baŝar al-Asad, kiom al la terorismaj grupoj, realigis plurajn filmdokumentojn pri la siria krizo. Li kunlaboris kun « Ar-Raka estas masakrita en silento », kiu sekrete dokumentas de aprilo 2014 pri la ekscesoj de la ĝihadistoj en tiu urbo, norde de Sirio, memproklamita ĉefurbo de la ekstremisma organizaĵo.

Vizo akordita

« Li supoze devis atingi ĉi-semajne Parizon, post akordo de vizo al Francio kun sia familio », konfidis amiko de Naji Jerf, kiu preferis konservi anonimecon.

S° Jerf okupis postenon de ĉefredaktoro de la siria magazino Hentah kiu publikigas, laŭ ties retpaĝaro, « ĉiutagajn scenojn de la siriaj civitanoj ». Tio ne estas la unua fojo, ke siriaj aktivuloj estas celitaj en Turkio.

Fine de oktobro, IŜ responsis pri la morto de Ibrahim AbdelKader, juna siria aktivulo, kaj de ties amiko. Li estis trovitaj senkapigitaj en domo de Şanlıurfa, sude de Turkio.

http://www.20minutes.fr/monde/syrie/1756583-20151228-journaliste-syrien-devait-trouver-refuge-france-assassine-turquie

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }