Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 décembre 2015 4 10 /12 /décembre /2015 10:54
Simbolo de la tunizia asocio Ŝams, kiu defendas la GLATAjn rajtojn.© Sipa/Mohamed Hammi
Simbolo de la tunizia asocio Ŝams, kiu defendas la GLATAjn rajtojn.© Sipa/Mohamed Hammi

10/12/2015

Hedhi Sahly rifuĝis en Parizo kaj petas politikan azilon. En Tunizio, li estas vicprezidento de "Ŝams" (suno en la araba lingvo), la sola agnoskita asocio, kiu defendas la GLATAjn rajtojn, kaj kies membroj estas ĉiutage mortominacataj.

De kelkaj tagoj, Hedhi Sahly trankviliĝas. Tiu juna tuniziano, vicprezidento de la GLATA asocio "Ŝams", estas nun rifuĝinta en Parizo, kie li petas politikan azilon. Lia vivo en Tunizo fariĝis tro danĝera, pro mortominacoj, kaj ĉiutagaj humiligoj. Samseksemo fakte estas plu punata per tri jaroj da malliberejo. Hedhi Sahly decidiĝis : li deziras restadi en Francio, kaj kaptas la okazon por atentigi la francajn politikulojn.

« Antaŭ du tagoj, en mia ĝardeno, mi trovis mian propran t-ĉemizon sangomakulita. Iam, mi trovis mian veturilon draŝita. La pneŭoj estis krevigitaj per tranĉilo kaj estis surskribita : « Venontfoje, la tranĉilo estos en via kapo »».

Tunizio : samseksemuloj en danĝero : « La Ŝtato kunlaboras kun la islamistoj »

La vivo de Hedhi Sahly, same kiel la vivo de aliaj membroj de "Ŝams", ŝanceliĝis fine de novembro, kiam islamista deputito perforte ekparolis kontraŭ ili. Li akuzis ilin interalie, ke ili senmoraligas la junularon.

De tiam, la registaro provas malfondi la asocion, kaj rifuzas protekti Hedhi-n kaj ties kamaradojn.

« La socio persekutas nin, sed ankaŭ la Ŝtato, kunlaborante kun la fanatikaj islamistoj, kiuj instigas malamegon kaj persekuton kontraŭ ni. Kaj tio gravas. »

Hodiaŭ, "Ŝams" alvokas al manifestacio por defendi la junan Marwen, 22-jaraĝa, studento juĝota en apelacio, akuzata pri samseksemo.

http://www.franceinfo.fr/actu/monde/article/etre-homosexuel-tunis-est-trop-dangereux-750897

https://www.youtube.com/watch?v=KcmCohn3Ab8

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }