Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 décembre 2015 5 04 /12 /décembre /2015 13:08
Srilanko : manifestaciantoj postulas haltigon de la ŝtonumado kontraŭ domlaboristino en Sauda Arabio

04/12/2015

Manifestaciantoj en Kolombo postulas liberigon de Srilanka domlaboristino en Sauda Arabio mortokondamnita per ŝtonumado pro adulto.

La aktivuloj admonis la saudajn aŭtoritatojn pardoni al tiu 45-jaraĝa srilankanino, patrino de tri gefiloj laboranta en Riado de post 2013. ili manifestaciis antaŭ la sidejo de UN kaj de la sauda ambasadejo en Kolombo la 3an de decembro.

Sauda tribunalo kondamnis la domlaboristinon al ĝismorta ŝtonumado pro adolto en aŭgusto. La srilanka viro, kun kiu ŝi laŭdire havis rilatojn, estas fraŭlo kaj estis kondamnita je 100 skurĝobatoj.

« Ŝi iris al Sauda Arabio por solvi ekonomiajn malfacilaĵojn spertitajn de ŝia familio », deklaris Stella Philip, defendanto de homaj rajtoj el Kolektivo "Virinoj kaj amaskomunikiloj".

« Ni admonas la saŭdajn aŭtoritatojn, ke ĝi respektu homan dignecon » ŝi diris.

Nirmal Ranjith Devasiri, ĉefo de la katedro pri historio ĉe universitato de Kolombo, kiu ĉeestis la manifestacion, asertas ke la migrantaj domlaboristoj estas vundeblaj eĉ se ili sendas plimulton el la fremdaj enspezoj en la landon.

Srilanko : manifestaciantoj postulas haltigon de la ŝtonumado kontraŭ domlaboristino en Sauda Arabio

La centra banko de Srilanko raportas, ke 279952 srilankanoj laboras en la landoj de Persa Golfo en 2014, kaj sendas pli ol 7 miliardojn da dolaroj al la lando.

Devasiri diris, ke srilankanoj plu batalos por ŝia tuja sekureca reveno en la landon kaj substrekis ke, trafita de malriĉeco, virinoj multe riskas laborante eksterlande.

« La registaro devas atenti, ke niaj laboristoj estu traktitaj kaj respektitaj kiel homoj », deklaris Devasiri.

http://www.ucanews.com/news/protesters-demand-to-stop-stoning-of-sri-lankan-maid-in-saudi-arabia/74731

Petskribo :

https://secure.avaaz.org/en/petition/Saudi_Arabia_Stop_Stoning_Sri_Lankan_Domestic_Worker/

Kial tio gravas

Laŭ « Muslim Women’s Research & Action Front Sri Lanka », 45-jaraĝa virino, anonima migranta domlaboristino, patrino de 3 gefiloj estis mortokondamnita per ŝtonumado en Sauda Arabio pro « adulto ».

Zina – nomo de eksteredziĝaj seksrilatoj - estas « Hudud » krimoj aŭ « krimoj kontraŭ Dio ».

La viro en tiu afero estas fraŭlo, kaj kondamnita je 100 skurĝobatoj pro malĉasteco.

Ni, subskribintoj, kondamnas mortopunon, ŝtonumadon kaj vipadon, inkluzive de seksrilatoj inter konsentantaj plenkreskuloj. La ŝtato ne povas mortigi homojn pro amo.

La saudaj aŭtoritatoj devas liberigi ambaŭ, kaj resendi ilin al ilia hejmlando.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }