Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 décembre 2015 5 11 /12 /décembre /2015 17:10
Manifestacio subtene al Raif Badawi antaŭ la ambasadejo de Sauda Arabio en Helsinko (Finnlando), januaro 2015. Creative Commons
Manifestacio subtene al Raif Badawi antaŭ la ambasadejo de Sauda Arabio en Helsinko (Finnlando), januaro 2015. Creative Commons

11/12/2015

En Sauda Arabio, la famkonata blogisto Raif Badawi komencis mardon 8an de decembro malsatstrikon. De pli ol 3 jaroj, tiu juna saudano estas enkarcerigita kaj akuzata pro « insulto » en interreto al la islamaj valoroj. Raif Badawi estis kondamnita al 10 jaroj da malliberejo antaŭ jaro kaj 1000 skurĝobatoj po 50 semajne dum 20 semajnoj. Laŭ lia edzino Ensaf Haidar, kiu vivas en Kanado, Raif Badawi estis translokita en alian malliberejon.

La sauda blogisto Raif Badaoui, kondamnita al dek jaroj kaj mil skurĝobatoj en sia lando, ĉar li « insultis » la islamajn valorojn en sia blogo, komencis malsatstrikon de mardo 8a de decembro. Laŭ lia edzino, li estis translokita en alian malliberejon situantan ekster la urbo Ĝido. Enkarcerigita de pli ol tri jaroj, Raif Badawi ege mense suferas laŭ diroj de sia edzino en la kanadaj amaskomunikiloj.

Raif Badawi ricevis la 50 unuajn skurĝobatojn en januaro 2015. Sed la protestmovado, kiu sekvis ĉie en la mondo ebligis nuligon de la sekvontaj batoj. Sed lia kazo ne ankoraŭ estas solvita. Kaj la minacoj de korpaj punoj plu ekzistas. La svisa Ŝtatsekretario pri eksteraj aferoj, Yves Rossier, reveninta de Sauda Arabio sciigis fine de novembro, ke proceduro de pardono ekzistas ĉe la reĝo Salmane ben Abdelaziz al-Saoud. Sed tiu informo ne estis konfirmita de Internacia Amnestio, aparte mobilizata pri la kazo de la juna Saudano.

Sauda Arabio : la blogisto  Raif Badawi malsatstrikas

Merkredon 16an de decembro, ceremonio pri disdono de la Sakharov-premio okazis en Strasburgo. La blogisto, laŭreato 2014 de la premio Raportistoj sen landlimoj ricevis la 29an de oktobro tiun prestiĝan premion favore al la spirita libereco aljuĝita de la Eŭropa parlamento.

http://www.rfi.fr/moyen-orient/20151211-arabie-saoudite-raif-badawi-greve-faim-droits-homme-liberte-expression

https://www.youtube.com/watch?v=5acv2XkP-mY

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }