Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 décembre 2015 7 06 /12 /décembre /2015 16:23

06/12/2015

Rodion Suljandziga, 49-jaraĝa estas Udego, tribo vivanta oriente de Siberio, Rusio, en praarbara teritorio je 4500 kvadrataj kilometroj, ege enviata de la ligno-ekspluatantoj. Li eksplikas, kial li vojaĝis al Parizo, kun aliaj membroj de la "Internacia Forumo de la Indiĝenaj Popoloj pri klimata ŝanĝiĝo", kiu grupigas loĝantojn de Azio, Afriko, Arkto, Amerikoj, Pacifiko kaj Rusio.

«Udego signifas "popolo de la arbaro". Same kiel la aliaj indiĝenaj popoloj de Rusio, ni estas ĉe la unua linio fronte al la klimata ŝanĝiĝo, ĉar ni vivas meze de la naturo. La 44 indiĝenaj popoloj de Rusio reprezentas ĉirkaŭ 300.000 personojn – ni estas nur 160 Udegoj. Ni batalas kontraŭ ekspluatado de la arbaro, por niaj rajtoj, nia lingvo, kun la ekologiistaj NROj ».

«Ni jam observas la efikojn de la klimata ŝanĝiĝo kontraŭ nia medio. La vetero ne estas prognozebla, pli kaj pli da arbaraj fajroj kaj inundoj okazas. Ĝenerale, la indiĝenaj popoloj estas malbone informitaj pri la minaco, kaj eĉ en la regiona registaro, ekkonscio ne okazas. Koncerne Moskvon, tio estas alia mondo, situanta okhoran aviadilvojaĝon for, kaj kun 7 horoj da hordiferenco. Grandega diferenco ekzistas inter la deklaracioj de Kremlo kaj la ĉiutaga vivo en Siberio».

«Politike, kelkaj opinias, ke plivarmiĝo estas taŭga evento por la ekonomio, ke tio ebligos pli da komerca navigebleco, pli da agrikulturo, pli da alireblecoj al krudmaterialaj resursoj. Grandaj komercaj projektoj estas lanĉitaj sen zorgo pri la mediaj konsekvencoj, dum prudento estus necesa. Ni havas neniujn infrastrukturojn por anticipi aŭ interveni en katastrofon, ŝippereon aŭ naftoellasiĝon, kiel tio okazis en la Meksika golfo. Svedio volas haltigi la disvolviĝon de fosiliaj energioj, tio estas kuraĝega. Rusio devus fari la samon»

«Ni ĉiuj atendas tutmondan altrudan akordon. Ni scias, ke la intertraktadoj estas malfacilegaj, sed tio estas historia okazo»

«Ni estas ŝokitaj vidi, ke la mencio pri respekto de la "homaj rajtoj por ĉiuj, inkluzive de la indiĝenoj", ĉeestanta en la artikolo 2 de la teksto, estas minacita malaperi sub premo de kelkaj intertraktantoj. Aliparte, ni deziras aperi kiel "popoloj" kies rajtoj estas agnoskitaj de UN, kaj ne kiel "indiĝenoj"».

http://www.liberation.fr/planete/2015/12/05/rodion-sulyandziga-la-voix-des-indigenes-de-russie_1418311

https://www.youtube.com/watch?v=cxJxdERb_QI

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }