17/12/2015
Municipa kunveno, organizita en la celo pridiskuti projekton de konstruado por akcepti 1500 personojn, kiuj petas azilon, ĉesis rapide, merkredon 17an de decembro, en Geldermalsen, Nederlando, raportas la "BBC" kaj la informagentejo "Associated Press".
Ekster la konstruaĵo, kie la kunveno okazis, preskaŭ du mil personoj brue manifestiĝis, perturbante la diskutojn kaj alfrontis la policistojn, kiuj ĉeestis surloke. Sekurbariloj estis detruitaj de la manifestaciantoj, kiuj ankaŭ ĵetis piroteknikaĵojn al la policistoj.
En sia tviterkonto, la urbestro de la komunumo, en kiu loĝas 7.000 personoj, Miranda de Vries, esprimis sian angoron :
« Ĉiuj en la salono de la konsilio estas en sekureco. Homoj diras, ke ili timas la azilpetantojn. Senesperiga situacio, en sia tuteco. »
Malgranda pintkunveno en Bruselo
Tiu incidento okazas dum grupo de ok landoj, membroj de Eŭropa Unio – el kiuj Nederlando – kondukata de la germana kancelierino Angela Merkel, devas renkontiĝi ĵaŭdon 17an de decembro en Bruselo, antaŭ pintkunveno de la eŭropaj estroj.
Ĉe la programo de tiu malgranda pintkunveno, la tikla problemo de reinstalado en Eŭropo de siriaj kaj irakaj rifuĝintoj el Turkio. En 2015, pli ol 950.000 migrantoj kaj rifuĝintoj, trairis Mediteraneon por atingi Eŭropon laŭ la ciferoj de UN.