Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 décembre 2015 3 16 /12 /décembre /2015 14:46
Malala Yusafzaj kun ŝia patro, Ziauddin Yusafzaj, ĉe la unua plano, en Birminghamo, mardon © PAUL ELLIS / AFP
Malala Yusafzaj kun ŝia patro, Ziauddin Yusafzaj, ĉe la unua plano, en Birminghamo, mardon © PAUL ELLIS / AFP

16/12/2015

La diroj de la kandidato al la respublikana antaŭbaloto estas ankaŭ « diskriminaciaj » deklaris mardon la juna Nobelpremio pri Paco.

La juna pakistanino Malala Yousafzaj, Nobelpremio pri Paco, denuncis la ĵusajn deklaraciojn pri la islamanoj, de la respublikana kandidato ĉe Blanka-Domo Donald Trump, juĝante liajn dirojn kiel « diskriminaciajn » kaj « plenajn je malamo ».

Omaĝo al la 134 lernejanoj mortigitaj en Peŝavaro

« Tio estas terura aŭdi deklaraciojn plenajn je malamego kaj tiom diskriminaciajn », deklaris Malala Yusafzaj, dum ceremonio organizita en Birminghamo centre de Britio, kie ŝi loĝas, omaĝe al la 134 lernejanoj mortigitaj antaŭ jaro en atako kontraŭ pakistana lernejo.

« Profunda maljusteco »

« Tio estus grava maljusteco kompari 1,6 miliardon da islamanoj kun teroristaj organizaĵoj », konfirmis ŝia patro Ziauddin Yusafzaj.

La usona miliardulo ricevis pluvegon da kritikoj el la tuta mondo post lia propono malhelpi la islamanojn eniri en Usonon, post la morto de 14 personoj en pafado en San Bernardino, Kalifornio.

Atestado

La ceremonio en Birminghamo kunigis du postvivantojn de la buĉado, kion spertis la publika lernejo de la armeo en Peŝavaro, nord-okcidente de Pakistano, la 16an de decembro 2014. Vestita per longa tradicia ĉemizo, Ahmad Nawaz, 14-jaraĝa, rakontis la teruran perforton de la atako. « Mi vidis mian instruiston vivflamiĝanta », li diris. « Mi estis ĉirkaŭita de la kadavroj de miaj amikoj ». La atako, plenumita de 9-talibana taĉmento, okazigis entute 151 mortintojn.

http://www.europe1.fr/international/malala-condamne-le-discours-de-haine-de-donald-trump-2637135

https://www.youtube.com/watch?v=EqZbqjShJhs

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }