Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 décembre 2015 4 03 /12 /décembre /2015 21:28
LANĈO DE INTERNACIA TRIBUNALO POR JUĜI MONSANTOn

03/12/2015

Dum gazetkonferenco marĝene de la COP21, ĵaŭdon 3an de decembro, ekologiaj asocioj kaj konataj personoj el la civila socio, anoncis lanĉon de operacio de internacia amasfinancado, por la kreado de "Tribunalo Monsanto".

Organizita en Hago de la 12a ĝis 16a de oktobro 2016, tiu tribunalo taksos la damaĝojn kaŭzitajn de la usona entrepreno. « Konsistanta el profesiaj juĝistoj kaj advokatoj, la tribunalo baziĝos sur la "Gvidaj principoj pri entreprenoj kaj homaj rajtoj", alprenitaj de UN en 2011, kaj sur la "Roma Statuto" kreante la Internacian Puntribunalon, valida ekde 2002 », eksplikas la iniciatintoj de la "Tribunalo Monsanto".

Inter ili, multaj famuloj kiel Corinne Lepage, Vandana Ŝiva, eks-raportistino por rajto al nutrado ĉe UN, Olivier De SchutterMarie-Monique Robin, verkistino de la filmo-libro « La mondo laŭ Monsanto ».

La agrokemia entrepreno fariĝis simbolo de industria kaj kemia agrikulturo, kiu poluadas. La multnacia firmao efektive elmontras teruran bilancon post surmerkatigo de multaj venenaj produktaĵoj kiel PCB, la 2,4,5 T (unu el la komponantoj de la oranĝa agento) aŭ Roundup, freŝdate agnoskita kiel kancerogena de la "Internacia centro de esplorado pri kancero". Aldoniĝas al tiu listo, la Genetike Modifitaj Organismoj, ĝuste kreitaj por rezisti al tiuj produktaĵoj.

http://www.novethic.fr/breves/details/un-tribunal-international-pour-juger-monsanto.html

https://www.youtube.com/watch?v=X3TBuJohGYs

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }