Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 décembre 2015 5 25 /12 /décembre /2015 11:11
Kristnasko memorigas al ni, kial ni devas akcepti la rifuĝintojn

25/12/2015

« La origina historio de Kristnasko fakte rakontas pri rifuĝintoj », titoliĝis pasintan 21an de decembro la usona magazino Time.

En emociplena artikoleto, moŝto Serene Jones, prezidanto de la "teologia Unio de Novjorko", emfazas la similecon inter la historio de la vivo de Jesuo Kristo, kaj la dramo spertata hodiaŭ de la siriaj rifuĝintoj :

« En Kristnaska epoko, estas malfacile ne pensi pri la milionoj da personoj devenantaj de bibliaj teroj, kiuj petas rifuĝon kontraŭ teruro, kaj la subpremo du mil jarojn poste. Hodiaŭ, kien ili iros ? Kiu donacos al ili hejmon? »

Laŭ la aŭtoro, kiu metaforas kun la siria situacio, « Kristnasko memorigas al ni la historion de familio, vivanta sub la jugo de subprema reĝimo ».

La "Internacia organizaĵo por migrado" anoncis la 23an de decembro, ke miliono da migrantoj kontraŭleĝe alvenis Eŭropen ĉi-jare. Nur en novembro, Germanio registris 200.000 pliajn azilpetojn.

En tiu kunteksto, la artikolo de la magazino Time petas humanecon por la kondiĉo de « tiuj, kiuj havas kiel unika espero vojaĝi piede aŭ sur improvizitaj flosoj, tagojn post tagoj, por trovi pli bonan vivon. Multaj el ili similas tiun MezOrientdevenan Marian : patrinon de Jesuo ».

http://www.courrierinternational.com/dessin/migrants-noel-nous-rappelle-pourquoi-nous-devons-accueillir-les-refugies

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }