03/12/2015
Antaŭ precize kvin jaroj, Kataro estis elektita de la Fifa por akcepti la futbalan Mondpokalon en 2022, kaj de antaŭ kvin jaroj la kritikoj pluvadas sur la "Internacia Federacio de futbalo" kaj sur Kataro pro meteo, akuzoj de koruptado, kiuj makulis la procezon de elektado, sed ankaŭ pro la sorto suferata de miloj da migrantoj, kiuj laboras en la multnombraj konstruejoj koncernataj de la konkurado. Okaze de tiu kvina datreveno, la NRO "Internacia Amnestio" publikigis deklaracion akuzantan la sintenon de Kataro kontraŭ siaj laboristoj.
Tio estas nova alarmo por Kataro, svingita de Internacia Amnestio.
Laŭ la NRO de defendo pri homaj trajtoj, nenio estis farita, aŭ preskaŭ nenio, por plibonigi la situacion de la laboristoj sur la konstruejoj de la Mondpokalo, kaj tio, akuzas "Internacia Amnestio", malgraŭ la amasa disvolviĝo de informoj pri la teruraj kondiĉoj, kiujn alfrontas la laboristoj.
« Fakte, eksplikas Mustafa Qadri, taskita pri la afero ene de la NRO, la problemo ne estas solvita. Leĝigi kelkajn tekstojn, tro forajn de la realeco, aŭ konduki ĵurnalistojn al tute novaj instalaĵoj, ne sufiĉos por mildigi la kritikojn.» Jen kion ni diras al Kataro : « Vi alprenu konkretajn ŝanĝojn por solvi tiujn problemojn, kaj kompreneble La Fifa devas helpi vin ».
Pasintan oktobron, Kataro anoncis sian intencon modifi la kontestitan sistemon de la Kafala – kiu malhelpas fremdan laboriston forlasi la landon aŭ ŝanĝi postenon – sed kiam tiu ŝanĝo efektiviĝos ne ankoraŭ estas konata. Kvin jarojn precize post atribuo de la "futbala Mondpokalo" al Kataro, "Internacia Amnestio" petas do de la Fifa, kaj ankaŭ de ties ĉefaj sponsoroj, ke ĝi ege premu sur la Emirato, por ke la situacio de la fremdaj laboristoj estu finfine plibonigita.