Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 décembre 2015 6 05 /12 /décembre /2015 15:13
Israelo / Ĉinio : Labourstart kampanjo : Rezignu pri la akordo de la registaroj, kiu aranĝas importadon de submetitaj laboristoj

05/12/2015

Kuniĝu kun la laboristaj sindikatoj de Israelo kaj Honkongo, kaj la organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj, en ilia alvoko por nuligi la akordon inter israela kaj ĉina registaroj, kiu metos la migrantajn laboristojn en danĝere malavantaĝan staton. La akordo, kiel ĝi estas, ebligos Israelon dungi 20.000 ĉinajn laboristojn el sektoro de konstruado, pere de privataj dungagentejoj. En la celo pagi eksternormajn komisipagojn postulatajn de tiuj organismoj, la ĉinaj laboristoj estos devigataj kontrakti multekostajn pruntojn por eniri en la landon, kio malfortigos ilin fronte al ekscesaj praktikoj de dungado, kaj estos ekspluatataj sen la protektado de la israela laborjuro.

Tiu alvoko, kiu postulas rezignon pri la israela-ĉina akordo, respondas al la decido de la israela registaro de la 20a de septembro 2015, ebligante importadon de laboristoj devenantaj de Ĉinio, sen antaŭ-akordo pri ambaŭflanka komerco, kontrolata de la Internacia organizaĵo pri migrado. Israelo estas subskribinto de aliaj akordoj de ambaŭflanka komerco, kiu garantias la rajtojn de la migrantaj laboristoj, kaj protektas ilin de la komerca ekspluatado de la privataj rekrutfirmaoj. Tamen, ĝi elektis ne subskribi akordon kun Ĉinio. Laŭ informoj kolektitaj en pasinteco, ĉiu laboristo, kiu ricevas permesilon kadre de tiaj aranĝoj (en kiu akordo de ambaŭflanka komerco ne ekzistas) devos pagi po ĝis 30.000 dolaroj jare por akiri tiun permesilon. Tiu « Kafala » igas la laboriston tute ligitan al sia mastro, dum la tri unuaj jaroj de sia restado en Israelo. Tio malhelpas ĉian sindikatan aktivaĵon kaj instaladas neegalecon inter la surlokaj laboristoj. La organizaĵoj de la laboristoj kaj defendantoj de homaj rajtoj postulas de la israela registaro, ke ĝi akcelu la kreadon de novaj laborpostenoj por la surlokaj laboristoj, kaj dungu migrantajn laboristojn nur en landoj, kun kiu Israelo subskribis akordon de ambaŭflanka komerco.

Retmesaĝo :

Mi subtenas la alvokon lanĉitan de la israelaj organizaĵoj de laboristoj kaj de defendo pri homaj rajtoj, kaj la Konfederacio de sindikatoj de Honkongo, kiuj kontraŭas la akordon celantan importi 20.000 ĉinajn migrantajn laboristojn en Israelon, kaj petas de la israela registaro, ke ĝi akcelu la kreadon de laborpostenoj por la surlokaj laboristoj, kaj dungu migrantajn laboristojn nur en landoj kun kiu Israelo subskribis akordon de ambaŭflanka komerco.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }