Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 décembre 2015 5 04 /12 /décembre /2015 08:59
Grekio : plia striko kontraŭ la reformo de emeritiĝo

04/12/2015

La du plej grandaj grekaj sindikataj centraloj alvokis pasintan ĵaŭdon al 24-hora striko. Tiu ĉi tuŝis transportojn, estigis fermadon de la lernejoj, kaj paralizis la havenajn aktivaĵojn.

Temas pri la dua granda sociala movado organizita en tri semajnoj kontraŭ la planita malaltigo de la emeritaj pensioj.

Tiu plia striko organizita de du sindikatoj reprezentantaj 2,5 milionojn da salajruloj kaj pensiuloj, estos testo pri decidigo de la registaro, dominata de la maldekstra radikala partio Syriza, efektivigi la malpopularajn rigorecajn aranĝojn, fronte al kresko de la kolero en la popolo.

« Tio sufiĉas nun. Ni ne plu povas elteni tion », deklaris la sindikato de la privata sektoro GSEE en sia alvoko al striko.

La registaro, kiu devas efektivigi la reformojn intertraktitajn kun la internaciaj kreditoroj en julio, plu havas nur tri sidejojn en la Parlamento, kio trudas la Ĉefministron Alexis Tsipras kompromisi kun la opozicio koncerne ratifendajn leĝajn tekstojn.

Grekio : plia striko kontraŭ la reformo de emeritiĝo

Sed la opoziciaj partioj rifuzis ĝis nun subteni la severegan reformon de emeritiĝo, kiun Grekio promesis prezenti ĉe la Parlamento antaŭ fine de decembro, kaŭze de la tria plano de internacia helpo konsentita al Ateno de "Eŭropa Unio" kaj "Internacia monunua fonduso".

La manifestacioj – municipaj dungitoj, sindikatanoj proksimaj de la komunista partio KKE, maristoj aŭ funkciuloj – konverĝis ĉirkaŭ tagmeze al la "placo Sintagmo", proksime de la parlamento, plencentre de Ateno.

https://fr.news.yahoo.com/nouvelle-gr%C3%A8ve-en-gr%C3%A8ce-contre-la-r%C3%A9forme-des-072230663--business.html

https://www.youtube.com/watch?v=YJN3EsaaHZY

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }