Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 décembre 2015 3 09 /12 /décembre /2015 14:30
Greka-Makedonia landlimo : la « ekonomiaj » migrantoj evakuitaj

09/12/2015

La greka polico komencis frumatene evakuadon de ĉirkaŭ 1200 migrantoj blokitaj ĉe la makedonia landlimo kun eks-jugoslavia Respubliko. Ili plejparte estas Marokanoj, Pakistananoj kaj Irananoj. Ili estis forpelitaj de la makedoniaj aŭtoritatoj, kiuj konsideras ilin kiel ekonomiajn migrantojn kaj ne kiel militrifuĝintojn. Dekoj da busoj estis senditaj por rekonduki ilin al Ateno. Pluraj personoj, kiuj rifuzis foriri, estis arestitaj de la polico.

Greka-Makedonia landlimo : la « ekonomiaj » migrantoj evakuitaj

Almenaŭ dek unu migrantoj mortis en Egea maro

Aliparte, nova katastrofo de migrado okazis dum la nokto en Egea maro. Improvizita ŝipo, foririnta de Turkio al la grekaj insuloj, renversiĝis. Almenaŭ dek unu personoj dronis, inter kiuj kvin infanoj. Sed pluraj pasaĝeroj malaperis.

De la jarkomenco, pli ol 500 migrantoj, plejparte infanoj, mortis plenmare en tiu regiono.

http://fr.euronews.com/2015/12/09/les-migrants-economiques-evacues-de-la-frontiere-greco-macedonienne/

https://www.youtube.com/watch?v=MQS6_VKglpE

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }