30/12/2015
En Ĝibutio, por la unua fojo, la Ĝibutia Ligo pri Homaj Rajtoj (ĜLHR) publikigas provizoran liston de la viktimoj en alfrontiĝoj inter civitanoj kaj policistoj okazintaj en Balbala, en la ĉirkaŭaĵoj de Ĝibuto, lundon 21an de decembro. Mortigaj perfortoj okazis marĝene de religia ceremonio.
En la gazetkomunikaĵo de la "Ĝibutia Ligo pri Homaj Rajtoj", oni klare legas nomojn, klasigitajn laŭ kolumnoj : mortintoj, vunditoj, malaperintoj, malliberuloj.
http://www.rfi.fr/afrique/20151227-djibouti-liste-ligue-victimes-droits-humains-violences-morts
Tiu listo estas provizora, eksplikas la prezidanto de la ĜLHR, Omar Ali Ewado. « Kiam la armeo ekpafis al la homoj, ili disiĝis ekster la urbo, ni ne scias ĉu ili mortis, ĉu ili estas malliberigitaj. »
Laŭ la NRO, 34 personoj malaperis kaj 13 estis arestitaj de post la 21a de decembro. Tiu listo estas juĝita kiel « kredinda » de informfontoj en Ĝibutio kaj Parizo.
La ĜLHR ankaŭ interpelaciis la "Konsilion pri homaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj" : « Ni petas de la internacia komunumo starigon de sendependa komisiono, kiu enketos pri la kaŭzoj kaj konsekvencoj, por klarigi kio okazis. »
Tiu organizaĵo starigas provizoran bilancon de almenaŭ 29 mortintoj kaj 52 vunditoj. Siaflanke, la registaro mencias 7 viktimojn kaj 70 vunditojn, el kiuj plurajn policistojn, dum alfrontiĝoj inter civitanoj kaj policistoj marĝene de religia ceremonio.
Sekvaĵo : Malliberigo de aktivulo pri homaj rajtoj
En Ĝibutio, oni eksciis pri la arestado de Ali Omar Ewado, defendanto de la homaj rajtoj, okaze de lia vizito ĉe la franca militista malsanulejo Bouffard, kie li venis renkonti junan deputiton de la opozicio, hospitaligita. Omar Ali Ewado estas aktivulo de la "Ĝibutia Ligo pri Homaj Rajtoj" (ĜLHR). Li ĵus publikigis liston de viktimoj de la perfortoj okazintaj en Balbala, pasintan 21an de decembro.
En komunikaĵo, la "Ĝibutia Ligo pri Homaj Rajtoj" « denuncas kaj firme kondamnas la kontraŭleĝan arestadon de Omar Ali Ewado » kaj lanĉas « solenan alvokon al Afrika Unio, Eŭropa Unio kaj ĉiuj pruntistoj kaj partneroj de la Ĝibutia Respubliko, ke ili premu sur la aŭtoritatoj en la celo ĉesigi malrespektojn pri homaj rajtoj ».