Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 décembre 2015 4 10 /12 /décembre /2015 21:49
Francio : la « patrio de la homaj rajtoj » planas malfermi ian Guantánamo-n

10/12/2015

La franca registaro petis de la Ŝtata Konsilio, ke ĝi liveru opinion pri ebleco enfermi antaŭgarde en dediĉita areo, la personojn registritajn kiel « slipo S » (danĝeraj personoj por Ŝtatsekureco) de la DGSI [Ĝenerala Direkcio pri Interna Sekureco, spionservo de la Ministerio pri Internaj aferoj], La informo provokis viglan reagon en la italaj ĵurnaloj.

« Tiu projekto diskrete aperis, sed riskas malfermi novan polemikon en Francio frapita du fojojn en malpli ol jaro de la islamisma terorismo », skribas "La Repubblica". La roma ĵurnalo reagas al informo diskonigita la 9an de decembro de la franca ĵurnalo Le Monde : la ministerio pri internaj aferoj petis de la Ŝtata Konsilio, komence de decembro, ke ĝi liveru opinion pri ebleco enfermi antaŭgarde en dediĉita areo, la personojn registritajn kiel « slipon S » de la DGSI. Finfine, franca Guantánamo, resumas la itala ĵurnalo Il Giornalo. Retenejo por miloj da suspektitoj de islamismo ne ankoraŭ juĝitaj. »

Francio : la « patrio de la homaj rajtoj » planas malfermi ian Guantánamo-n

« Tiuj retenejoj por suspektitaj ĝihadistoj estus tute nova en Eŭropo, la ununura precedenco en Okcidento estas Guantánamo », aldonas "La Repubblica". La diferenco estas, ke ĉi tie, la antaŭgarda enfermado estus konfirmita de administraciaj juĝistoj prefere ol militista tribunalo, kaj povus koncerni francajn loĝantojn, dum la usona malliberejo – kreita post la atencoj de la 11a de septembro 2001 – koncernis nur eksterlandanojn.

Ĉirkaŭ 20.000 personoj estas surslipigitaj « S » de la DGSI - t.e sub kontrolo, ĉar konsiderataj kiel potenciale minacantaj la Ŝtatsekurecon – Duono el ili koncernas islamisman radikaligon, la alia duono koncernas membrojn de aliaj movadoj konsiderataj kiel terorismaj (la PKK aŭ armita branĉo de Hizbolaho), huliganoj, kaj perfortaj membroj el ekstremdekstro aŭ ekstrem-maldekstro, plu memorigas la itala ĵurnalo, kiu maltrankviliĝas : « Tio estas nur unu el la multaj proponoj de reformoj studataj de la ekzekutivo kadre de la urĝa stato deklarita la 13an de decembro, sed sendube la plej ŝoka koncerne la « patrion de la homaj rajtoj ».

http://www.courrierinternational.com/article/france-la-patrie-des-droits-de-lhomme-envisage-de-se-doter-dun-guantanamo

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }