28/12/2015
La nordaj vojoj fariĝas tre malfacilaj por la migrantoj pro vintro : Finnlando fermis siajn nordajn landlimojn. Dekduoj da rifuĝintoj el Libano, Afganio aŭ Sirio estas do blokataj rusflanke, malgraŭ la malvarmo.
Nuntempe, la temperaturo estas ĉirkaŭ minus 30 centigradoj. Ili varmiĝas en siaj aŭtoj.
Rifuĝintino el Afganio deklaras : « Mi estas ĉi tie kun miaj gefiloj, por peti azilon en Finnlando. Mi deziras normalan kaj paceman vivon, malproksime de la bomboj kaj eksplodoj. »
Plejparte el la migrantoj, kiu provas trapasi tiun landlimon inter Rusio kaj Finnlando, posedas rusajn restadpermesilojn. La finnaj aŭtoritatoj resendas ilin en Rusion, tiu lando estas konsiderata kiel sekura, laŭ la nova migradpolitiko.
Eĉ bicikle, la trapaso de la landlimo estas malpermesata.
Rusio organizas la rehejmigon de tiuj, kiuj posedas leĝajn identigilojn. 5000 migrantoj uzadis ĉi-jare la "Arktan vojon".