Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 décembre 2015 3 02 /12 /décembre /2015 21:27
Etiopio : Yegna, la muzikbando kiu volas evoluigi la virinan kondiĉon

02/12/2015

Ilia unua kanzono « Abet », milda kaj tenera melopeo, hisis sin ĉekape de la etiopia ŝlagroklasado, kaj la kvin junulinoj de "Yegna" (« Ni » en la Amhara lingvo) akiris referencan statuson ĉe la Etiopiaj junulinoj.

Sed la etikedo de etiopiaj « Spice Girls » rapide atribuita al la muzikgrupo estas trompa. Pli ol virina muzikgrupo por adoleskantinoj, "Yegna" difinas sin kiel ekkonscian ilon pri la virina kondiĉo en la socio.

« Nia muziko plifortigas la junulinojn. Ni ebligas ilin kanti kaj esprimiĝi », asertas Teref, unu el la membroj de la grupo, emfazante la sencon de la paroloj de « Abet », kanzono kies mesaĝo estas : « Aŭskultu nin, komprenu nin, ni havas ion por diri ».

« Kiam oni estas junulino en Etiopio, oni ne povas starigi demandojn. Oni ne povas frekventi lernejon, ĉar oni devas kuiri hejme. Oni devas edziniĝi, ĉar la patro tion decidis. Multaj aferoj en nia kulturo subpremas nin », ŝi aldonas.

Per ilia muziko kaj produktaĵoj, la membroj de "Yenga" asertas, ke ili defendas voĉojn de la junaj etiopianinoj en konservativa kaj patriarka socio, kun zorgo malfermi spacon de interparolado.

Etiopio : Yegna, la muzikbando kiu volas evoluigi la virinan kondiĉon

Truditaj edziniĝoj, perfortoj, klitorektomio…

Kreita en 2013 kun la helpo de la brita NRO GirlsEffect, "Yegna" denuncas ĉiujn ekscesojn, pri kiuj suferas la junulinoj en Etiopio : truditaj edziniĝoj, perfortoj, klitorektomio, ekskludo de la eduksistemo.

« La ideo estis krei kvin virtualajn amikojn, al kiuj la junulinoj povas identiĝi, eksplikas Selome Taddesse, administrino de la grupo. Kiam la knaboj atingas 12 jarojn kaj restadas hejme, ili estas pelitaj eksteren. La knabinoj male, estas retenitaj hejme, por helpi al domlaboroj aŭ pro timo, ke malbonaĵo okazos al ili. Tio kreas senton de izoleco », ŝi aldonas.

Ĉiu el la junulinoj de "Yegna", rekrutitaj inter komediistoj, reprezentas specifan rolulon. Mimi, stratjunulino ; Sara, modela studentino ; Lemlem, superŝutita sub domtaskoj ; Emuje, kiu suferas pro perforta kaj alkoholisma patro ; kaj Melat, izolita junulino, kiu suferas pri manko de amikeco.

http://fr.allafrica.com/stories/201511131992.html

https://www.youtube.com/watch?v=AvFDJjPcWEo

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }