24/12/2015
La etiopia polico mortigis almenaŭ 80 personojn dum manifestaciantoj organizitaj en la regiono Oromio, laŭ opoziciaj aktivuloj.
Tiuj mortoj okazis pasintmonate, kaj enketo estos plenumita, opinias koalicio grupiganta kvar opoziciajn partiojn.
La NRO Human Rights Watch akuzis pasintsemajne la registarajn fortojn, ke ili mortigis almenaŭ 75 personojn, kiuj manifestaciis kontraŭ la intenco de la registaro, aneksi al la ĉefurbo, kelkajn kamparajn regionojn. Manifestaciantoj opinias, ke tiu projekto elpelados milojn da farmistoj el iliaj teroj.
La regiono Oromio, la plej vasta kaj loĝata el la lando, estis sceno de perfortaj alfrontiĝoj inter manifestaciantoj kaj registaraj fortoj.
La registaro akuzas la manifestaciantojn, ke ili kunlaboras kun « teroristoj », kaj pretendas ke nur kvin personoj estis mortigitaj.
La etiopia prezidento Hailemariam Desalegn avertis, ke la registaro alprenos « legitimajn kaj senkompatajn aranĝojn kontraŭ tiuj, kiuj volas malstabiligi la regionon ».
Pluraj sektoroj de Oromio estas nun sub kontrolo de la armeo, kaj ankaŭ "Internacia Amnestio" maltrankviliĝis publike, pri la situacio en la regiono.