24/12/2015
La enhavlisto de la januara kajero:
3 ... Malferme: Novjara Mesaĝo. Mark Fettes malfermas la jaron 2016 per la tradicia “novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA”
5 ... Unesko, ŝparo kaj festo – Renée Triolle. Raporta artikolo pri la partopreno de UEA en la Ĝenerala Konferenco de Unesko.
6 ... Dek Demandoj: Sara Spanò, kiu baldaŭ fariĝos la nova gvidanto de la AMO-seminarioj, parolas ne nur pri trejnado, sed ankaŭ pri eksteraj rilatoj kaj aliaj temoj.
8 ... Kalejdoskopo – Notoj pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj
10 ... Esperanta literaturo. Per intervjuo kun Giorgio Silver kaj Carlo Minnaja, aŭtoroj de la libro Historio de la Esperanta Literaturo, kaj eseeto de Paulo Viana, brazila kuracisto kaj kompetenta E-tradukisto kaj poeto, Esperanto regalas la legantojn
15 ... Recenzoj: Romantikaj rabistoj: recenzo pri la libro Princo Serebrjanij, de Aleksej Tolstoj. Maigret ci-diras: recenzo pri la libro Amiko el la junaĝo de Maigret, de Georges Simenon. Ambaŭ recenzoj estis verkitaj de Sten Johansson
16 ... AMO intensiĝis kaj refoje tuŝis 10 kvar kontinentojn – Stefan MacGill. Notoj pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj
18 ... UK 2016: Slovakio – Esperanta historio - Ján Vajs. Nova artikolo ligita al la 101-a UK. Ĉi-foje pri la historio de Esperanto en Slovakio
19 ... FEJ kaj la studenta movado por homaj rajtoj en Filipinoj. Albert Stalin T. Garrido. La Junulara movado en Filipinoj, laŭ unu el la ĉefaj tieaj E-aktivuloj
20 ... Ĉefe pri “Esperanto kaj Universitato” - Ángel Arquillos. Raporta artikolo pri la 9-a Andaluzia Kongreso de Esperanto
21 ... Kiaj konkretaj agoj per Esperanto. La prezidanto de ILEI, Mireille Grosjean, instigas la esperantistojn pripensi kion fari per Esperanto. “Nia lingvo estas ilo, rimedo por ion fari”, ŝi diras. Estas prezentitaj kelkaj ekzemploj de laŭdindaj iniciatoj sur la kampo de la praktika uzo de Esperanto
22 ... Forpasoj: Nekrologoj pri nelonge forpasintaj esperantistoj
23 ... Laste Aperis: La plej lastaj novaĵoj de la libroservo de UEA