Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 décembre 2015 2 01 /12 /décembre /2015 09:04
Decembra numero de « Le monde Diplomatique » en Esperanto

01/12/2015

Milito apriore perdita

Serge HALIMI

„Mi ne estas kontraŭ ĉiuj militoj. Tio, kion mi kontraŭas, estas stulta milito, ne pripensita milito, milito bazita ne sur la racio, sed sur la kolero.” Tiel parolis, la 2-an de oktobro 2002, apenaŭ konata delegito de la federacia ŝtato Ilinojso, Barack Obama. La kolero pro la atencoj de la 11-a de septembro 2001 en Usono ne malfortiĝis kaj la prezidanto George W. Bush decidis direkti ĝin ne al Saud-Arabujo, de kie la plej multaj membroj de la Al-Kaido-taĉmentoj venis, sed al Irako, kiun li ses (...)

http://eo.mondediplo.com/article2299.html

Ĉinaj kamparanoj inter plukado kaj Interreto

Martine BULARD

En apenaŭ pli ol tridek jaroj Ĉinujo sukcesis elradikigi malsategon, dum ĝi havas 20 % de la tutmonda loĝantaro, sed nur 9 % de la kultureblaj teroj, koncentritaj en la orienta duono de la lando, kaj konstante ŝrumpantaj. Ĝi estas la unua lando produktanto de rizo, tritiko, teo... sed la kamparanoj ne povas vivi el sia laboro kaj estas devigataj trovi aliajn aktivaĵojn aŭ elmigri en urbojn. Tiu fenomeno verŝajne akceliĝos kun la venontaj reformoj. Sendentaj kamparanoj, kun manoj nigrigitaj pro la (...)

http://eo.mondediplo.com/article2298.html

De scienco al politiko

Philippe DESCAMPS

La 21-a konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri la klimataj ŝanĝiĝoj, kiu kunvenos en Parizo de la 30-a de novembro ĝis la 11-a de decembro, ne rajtas malsukcesi. Urĝas jam : la industriaj landoj devas draste redukti siajn elsendojn de forcejefikaj gasoj. La malkovraĵoj pri la pasinta klimato ebligis pruvi ligon inter la homaj aktivaĵoj kaj la varmiĝo (vd art. de D. Raynaud) Akcepti transpason de plus 1,5 aŭ 2 °C estus preni la riskon kuri al la abismo (vd p. 14). Sed, por ŝanĝi la kurson, necesas unue (...)

http://eo.mondediplo.com/article2295.html

La limoj de la malkolektivigo

Martine BULARD

« HODIAŬ la ĉina agrokultura sistemo estas blokita. » La ekonomikisto Wen Tiejun, direktoro de la Ekonomika Altlernejo pri agrokulturo kaj kampara disvolvado en la Renmin-Universitato en Pekino, esprimas sin malkaŝe. Tio ne malhelpas lin rekoni : « Kun 20 % de la monda loĝantaro, sed nur 9 % de la kultureblaj teroj kaj 6 % de la sensala akvo, la defio estas grandega. » Ene de tridek jaroj, Ĉinujo almenaŭ elradikigis malsategon. Jam en 1979, kiam la reformo lanĉiĝis, la tero estas malkolektivigita (...)

http://eo.mondediplo.com/article2297.html

Robespjero sen masko

Maxime CARVIN

La unua fazo de la Franca Revolucio, celanta la faligon de la absolutisma potenco, havas plenan, aŭ preskaŭ plenan interkonsenton : ĉu ĝi ne estis realigo de la spirito de la klerismo ? Sed pri la sekvo oni akre disopinias. Precipe pri Robespjero, kiu, laŭ iuj, akumulis ĉiajn kontraŭdemokratiajn malvirtojn : popolismon kaj ekstremismon. Pro tio oni malfidu ĉian radikalan projekton … EN DECEMBRO de 2013, laboratorio anoncas ke per uzo de mortinta muldaĵo ĝi restarigis la „veran vizaĝon” de (...)

http://eo.mondediplo.com/article2294.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }