18/12/2015
Danio intensigas sian ofensivon fronte al la migrantoj. Laŭ la ĵurnalo Washington Post, leĝpropono estos baldaŭ voĉdonita ĉe la Dana Parlamento. Ĝi antaŭvidas permesi al la policistoj «traserĉadi la vestojn kaj bagaĝojn de la azilpetantoj – kaj aliaj migrantoj, kiuj ne havas permesilon por instaliĝi en Danio – en la celo trovi objektojn, kiuj ebligus repagon de iliaj kostoj».
La leĝo aplikiĝos al la rifuĝintoj jam ĉeestantaj sur la dana teritorio, kaj ekvalidos venontan februaron. Kelkaj limoj estas tamen antaŭviditaj. Laŭ la ministerio pri Integriĝo, la polico povos konfiski nur la objektojn je difinita valoro (pli ol 300 eŭroj). La objektoj konsiderataj kiel necesaj al la ĉiutaga vivo (kiel poŝtelefonoj aŭ brakhorloĝoj) ne estos konfiskitaj. Same por la objektoj, kiuj havas sentimentalan valoron… krom se ili superas certan valoron.
Kelkiuj en Danio miras pri tiu leĝo, kiu ŝajnas al ili tute senutila. «Ĝenerale, la rifuĝintoj ne alvenas kun granda monsumo aŭ juveloj» asertas Zachary Whyte, esploristo ĉe la universitato de Kopenhago.
Slate.fr notas, ke la ideo ekkapti juvelojn al populacio, havas specifan eĥon en Eŭropo, kie la nazioj konfiskis grandajn kvantojn da oro kaj juveloj de la judoj, antaŭ kaj dum la dua mondmilito.
Sed la ĵurnalo opinias, ke pli ol la financa aspekto, ja interesas la Danojn la ideo sendi signon al la rifuĝintoj. Tiu leĝpropono estas parto de aranĝaro celanta malinstigi la rifuĝintojn atingi Danion. En septembro, en plena krizo de rifuĝintoj, la dana registaro publikigis « reklamon » en la libanaj ĵurnaloj por « malinstigi » la rifuĝintojn veni en la skandinavian landon.