08/12/2015
La indonezia budo ĉe la "COP21" estas financata de la industrioj de palmoleo. La ekologiistoj koleras fronte al tio, kio similas taktikon por verdigi bildon damaĝitan de la arbaraj incendioj, kiuj detruadas la landon.
La indonezia budo de la "COP21" en Le Bourget estas sponsorata de la indoneziaj konglomeratoj de palmoleo. Tion konstatis la indonezia magazino Tempo en Parizo.
Kolokvoj organizitaj de la ekspluatantoj de palmoleo
La ĵurnalistoj de "Tempo" vidis dungitojn de Artha Graha Peduli, helpskipo de la agronutrada kaj financa konsorcio, « disdonantajn broŝurojn de filio de la grupo, "Pasifik Agro Sentosa", entrepreno kiu ekspluatas 48.000 hektarojn da palmoleoj en okcidenta Kalimantano ». La programo pri aktivaĵoj de la indonezia budo indikas, ke la "Grupado de indoneziaj entreprenoj de palmoleo" kaj la "Agentejo pri mastrumado de plantaĵoj de palmoleoj" animas kvar kolokvojn dum la "COP21".
La indoneziaj ekologiistaj aktivuloj denuncas « verdolavumadon ». Pridemandita de la ĵurnalo Koran Tempo, la ĉefo de la budo agnoskas : « ĉar la indonezia ŝtato ne havis sufiĉan tempon, la privataj kompanioj financis la instalaĵon, tamen ne afiŝante sian ŝildon ».
Video : En la provinco Kalimantano (Indonezio), la torfejoj brulas ellasante venenan fumon, kaŭzantan terurajn damaĝojn kontraŭ medio, faŭno kaj sano de la homoj. Plejparte el la incendioj centre de Kalimantano brulas en antaŭaj arbaroj da torfejoj kiuj estis drenitaj, kulturebligitaj kaj bruligitaj por palmoleo kaj agrikulturo. La sekaj torfejoj facile ekflamiĝas, bruligas la subgrundon kaj enŝoviĝas sub la supraĵo.