Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 décembre 2015 5 11 /12 /décembre /2015 14:44
Nora Sub-Laban en sia hejmo. Photo RFI / Muriel Paradon
Nora Sub-Laban en sia hejmo. Photo RFI / Muriel Paradon

11/12/2015

En Orienta Jerusalemo, palestina familio sukcesis mobilizi pli ol 20.000 personojn, kiuj subskribis peticion en ĝia favoro, transmetota al eŭropaj kaj usonaj diplomatoj. Tiu familio, kies nomo estas Sub-Laban, vivas de antaŭ 60 jaroj en la malnova urbo aneksita kaj okupata de Israelo. Hodiaŭ, ĝi estas minacata de israelaj kolonianoj. Jen raportaĵo:

Nora Sub-Laban montras al ni la judajn familiojn, kiuj vivas ĉirkaŭ ŝia hejmo. Tiu palestinano 59-jaraĝa luas tradician apartementon en la malnova urbo Jerusalemo, de antaŭ pluraj generacioj. Sed organizaĵo de israelaj kolonianoj fariĝis antaŭ kvin jaroj posedanto de la konstruaĵo, kaj provas per ĉiaj rimedoj elpeladi la Palestinanojn.

« Jam en 1989 la organizaĵo de kolonianoj donis al mi blankan ĉekon por indiki la sumon, kion mi deziras, rakontas Nora Sub-Laban. En 2010 ĝi ofertis al mi milionojn por instigi min al foriro. Sed eĉ se ĝi plenplenigus mian hejmon per mono, mi ne forirus. Tio estas mia domo. Mia tuta vivo, historio kaj lando estas en tiu domo. »

Cisjordanio : petskribo favore al Palestinanoj, minacataj je elpelado

« Mi sentas min konstante minacata »

Nora Sub-Laban kaj la sep membroj de ties familio engaĝiĝis en longa jura batalo kontraŭ la israelaj kolonianoj, kiu antaŭnelonge akiris ilian elpeladon. « Mi sentas min konstante minacata, ŝi aldonas. Ni apelaciis ĉe la Suverena kortumo. Kaj ni atendas. Sed ni atendas en timo. Pasintfoje, kiam ili provis elpeladi nin, ni ne estis avertitaj

La historio de tiu palestina familio fariĝis tiujn pasintajn semajnojn simbolo de la surda koloniado de Orienta Jerusalemo kaj aparte de la malnova urbo. Isralea koloniado, kiu estas kontraŭleĝa laŭ la internacia juro.

http://www.rfi.fr/moyen-orient/20151210-cisjordanie-petition-faveur-palestiniens-menaces-expulsion-jerusalem-est

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }