Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 décembre 2015 2 29 /12 /décembre /2015 15:34

© thinkstock.

29/12/2015

Israelo planas relanĉi kaj plivastigi konstruadon de loĝejoj en okupaciata Cisjordanio, ĉefe proksime de Jerusalemo en tiklega areo, asertas lundon la NRO kontraŭ la koloniado Pacon nun.

La israela organizaĵo, kiu baziĝas sur informoj komunikitaj de la registaro eksplikas, ke la aŭtoritatoj planas konstruadi pli ol 55.000 loĝejojn en siaj kolonioj, el kiuj pli ol 8.300 en la areo nomita E1 inter Jerusalemo kaj la kolonio Ma’aleh Adumim, nord-oriente de la "Sankta urbo".

Dividi Cisjordanion en du partojn

La Palestinanoj akuzas Israelon, ke ĝi celas dividi Cisjordanion en du partojn, provante tiel krei teritorian kontinuecon, pere de konstruaĵoj en la areo E1, inter Jerusalemo kaj Ma'aleh Adumim, kaj tiamaniere, ke palestina Ŝtato fakte ne plu eblos.

Entute, la israela ministrejo pri Loĝado planas konstruadi 55.548 pliajn loĝejojn en Cisjordanio, en ekzistantaj kolonioj kaj en novaj, laŭ la raporto de "Pacon nun".

Koloniado juĝata kontraŭleĝa

La internacia komunumo konsideras la israelan koloniadon kontraŭleĝa, kaj vidas en tio, la unuan obstaklon al paco.

Nun, preskaŭ 400.000 kolonianoj vivadas en Cisjordanio, kaj 200.000 aliaj en Orienta Jerusalemo, la palestina parto de la "Sankta urbo" okupaciata kaj aneksita de Israelo, kion kondamnas la internacia komunumo.

En 2013, fronte al la internaciaj premoj, la israela Ĉefministro Benjamin Netanjahu kontraŭis la konstruadon de 1.200 loĝejoj en la areo E1 sed "Pacon nun" malkaŝas, ke la ministrejo pri Loĝado komisiis arkitektojn, por prezenti novajn planojn.

http://www.7sur7.be/7s7/fr/1735/Israel-Palestine/article/detail/2568965/2015/12/28/Israel-veut-construire-plus-de-55-000-logements-dans-les-colonies.dhtml

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }