07/12/2015
En Ĉinio, dekkvino da aktivuloj pri laboristaj rajtoj estis arestitaj, kadre de vasta operacio, kiu tuŝas la regionon Kantono, sude de la lando.
Inter dekkvino da arestitaj aktivuloj, figuras Zeng Feiyang. Li estas direktoro de la "Helpcentro de Panjo", kiu helpas la migrantajn laboristojn. Tiu asocio provizas senpagan juran helpon, kaj premas la uzinestrojn, kiam tiuj ĉi ne pagas ŝulditajn salajrojn aŭ kromsalajrojn al la laboristoj. Tio estas la kazo ankaŭ de la "asocio Nanfeiyan", kiu defendas la viktimojn de laborakcidentoj. Ankaŭ lia estro, He Xiaobo, figuras inter la arestitaj aktivuloj, konfirmas la magazino Caijing.
Pro foresto de sendependaj sindikatoj, la rolo de tiuj asocioj estas decidiga. Dank’ al ilia agado, la ĉinaj laboristoj finfine komprenis, ke ili havas rajtojn, kaj ke ili povas postuli justecon. Tio estas la kazo de Zhu Xiaomei, eks-laboristino de la japana firmao Hitachi. Ŝi estis maldungita, ĉar ŝi kondukis strikon postulantan salajran altigon en 2013. De tiam, ŝi aktivadas, kaj ĵus estis arestita.
Tiu senprecedenca ondo da arestadoj sekvas monatojn da persekutoj. Tiuj asocioj suferis detruadon de siaj lokaloj, kaj minacojn pri la laborpostenoj de siaj dungitoj.
La ĉinaj aŭtoritatoj riproĉas ilin, ke ili ne havas laŭleĝan ekzistadon, dum ili rifuzas registri ilin oficiale. La defendantoj de la laboristoj estas ankaŭ akuzitaj, ke ili estas financataj de eksterlando, kun misio – interŝanĝe – estigi tumulton en Ĉinio.