29/12/2015
De post la 3a de decembro, la aŭtoritatoj de la suda provinco Gŭangdongo plenumas kunordigatan kaj grandskalan represion kontraŭ sindikataj aktivuloj, kaj ties organizaĵoj laborantaj favore al la laboristaj rajtoj.
Pli ol 25 personoj apartenantaj al almenaŭ kvar sindikataj organizaĵoj estis kaptitaj kaj pridemanditaj de la polico. Almenaŭ sep el ili estas nun enkarcerigitaj pro krimaj kulpoj aŭ ne, en nekonataj lokoj. La kvin personoj, kiuj estas kulpigitaj, kaj en krima mallibereco estas : Zeng Feiyang, direktoro de la Centro de la laboristoj de Panju kaj sindikata aktivulo ; Zhu Xiaomei, sindikata aktivulo ; Il Xiaobo, gvidanto de kolektivo nomita Nanfeiyan, kiu helpas la laboristojn viktimojn de laborakcidento en Foŝan ; Peng Jiayong, aktivulo kaj fondinto de la grupoj de memhelpado inter laboristoj ; Deng Xiaoming, sindikata aktivulino. La aŭtoritatoj malhelpis la advokatojn renkonti unu el la malliberuloj. Kvankam la decido de krima enkarcerigo ne estas ankoraŭ publikigita, la sindikata aktivulino, Meng Han, estas malliberigita en la urbo Kantono, karcera centro numero 1. Ankaŭ la aktivulo Tang Jian estas kaptita de la polico, la loko kaj la akuzoj ne estas konataj. La policistoj plu turmentas kaj timigas la familiajn membrojn kaj amikojn de la enkarcerigitaj aktivuloj, kaj malhelpas ilin rilati kun amaskomunikiloj. En majo 2015, la Buroo pri publika sekureco de Kantono, detenis la sindikatan aktivulon, Liu Shaoming, senigante lin pri lia rajto al advokato, pretekstante « instigon al ribelo kontraŭ la Ŝtatpotenco ».
Retmesaĝo :
Kiel aktivuloj kaj organizaĵoj laborantaj favore al disvolviĝo de la laboristaj rajtoj, ni postulas de la ĉina registaro, ke ĝi tuj liberigu ĉiujn sindikatajn aktivulojn menciitajn ĉi-supre, ke ĝi ĉesigu la represion kontraŭ la sindikataj aktivuloj, ties sindikataj organizajoj kaj la organizaĵoj de la civitana socio, ke ĝi respektu kaj protektu la disvolviĝon de la civitanaj liberecoj tiel, kiel priskribas la Ĉina Konstitucio.
Partnerece kun la Konfederacio de la sindikatoj de Honkongo (HKCTU)
kaj Globalization Monitor
Kampanjo en Esperanto:
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2931