Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 décembre 2015 3 09 /12 /décembre /2015 09:41
Britio : veteranoj forĵetas siajn medalojn por denunci la atakojn en Sirio

09/12/2015

Veteranoj de la brita armeo sturmas kontraŭ milito. Iliaj armiloj : iliaj medaloj. Ili forĵetis ilin mardon antaŭ la kradoj de la 10 Downing Street. Ili protestas kontraŭ la decido de la registaro komenci atakojn en Sirio kontraŭ la grupo Islama ŝtato.

« Mi venis esprimi mian naŭzon fronte al la decido de la registaro bombadi plian fojon alian landon », deklaras la porparolanto Ben Griffin. « Milito solvas nenion, mi plene forpuŝas tiun nocion », li diras.

Ili apartenas al la asocio « Veteran for peace », « Veteranoj por paco », kiu enkalkulas ĉirkaŭ 160 membrojn. Inter ili, junaj volontuloj en Irako, LibioAfganio.

Britio : veteranoj forĵetas siajn medalojn por denunci la atakojn en Sirio

Jim Radford, estas veterano de la dua mondmilito. « Ili hontas pro ilia partopreno al tiuj militoj, li diras. La dua mondmilito estis necesa. Sed de tiam, plejparte el la konfliktoj estis senutilaj kaj eviteblaj ».

Londono efektivigis siajn unuajn atakojn en Sirio pasintan 3an de decembro, nur kelkajn horojn post la decido de la brita parlamento. La bomboj celis strategiajn poziciojn de la grupo Islama ŝtato.

http://fr.euronews.com/2015/12/08/des-veterans-britanniques-jettent-leurs-medailles-pour-denoncer-les-raids-en/

https://www.youtube.com/watch?v=7ybFboCz7SA

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }