Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 décembre 2015 5 18 /12 /décembre /2015 09:39
La konservativa registaro de David Cameron efektivigis proceduron de rapida sendabata voĉdono ĉe la Parlamento. REUTERS/Paul Hackett
La konservativa registaro de David Cameron efektivigis proceduron de rapida sendabata voĉdono ĉe la Parlamento. REUTERS/Paul Hackett

18/12/2015

La britaj deputitoj aprobis, per apenaŭa plimulto, merkredon, hidraŭlikan fendadon en la naciaj parkoj, post sendebata voĉdonado, kio okazigas viglajn kritikojn kontraŭ la konservativa registaro de David Cameron.

Nur kelkajn tagojn post la alpreno de la klimata-akordo de la COP21, la reveno al la brita realaĵo estas abrupta : la konservativa registaro ĵus efektivigis proceduron de sendebata rapidvoĉdono ĉe la Parlamento, por permesi hidraŭlikan fendadon en la naciaj parkoj, kaj en kelkaj protektataj lokoj.

Urĝas al David Cameron komenci ekspluatadon de skistogaso, por disponi pri malmultekosta energia resurso, kaj redukti la energian dependecon de Unuiĝinta Reĝlando. Sed la Ĉefministro ja scias, ke la demando estas tre pridiskutita, kaj pro tio, provas akceli la proceduron sen tro da diskonigo.

Britio : Londono permesas hidraŭlikan fendadon en la naciaj parkoj

Ĉu baldaŭa populara mobilizado ?

Tamen, pri tiu malmulte demokratia metodo, atentis la deputitoj kaj la organizaĵoj, kiuj kontraŭas hidraŭlikan fendadon. Tiuj opoziciuloj tuj kritikis « ŝokan manovron » por kaŝe adoptigi la projekton, kaj denuncas returniĝon de David Cameron, kiu promesis en januaro malpermesi fendadon en la naciaj parkoj kaj la protektataj areoj.

La registaro sin defendas, certigante ke la fendado okazos pli ol 1200 metrojn profunde, kaj ke la borilo estos instalita ekster la areoj, kies protektadon ĝi garantias. Sed la ekologiistoj substrekas la riskojn de poluado kaj difektado de la parkaj ĉirkaŭaĵoj. Tio estas perspektivo, kiu povus instigi multajn britojn mobiliziĝi kontraŭ tiu decido.

http://www.rfi.fr/europe/20151217-royaume-uni-fracturation-hydraulique-autorisee-parcs-nationaux

https://www.youtube.com/watch?v=rKEuQDu-0zE

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }