/image%2F0553642%2F20151202%2Fob_5edcc6_londono.png)
02/12/2015
Miloj da personoj surstratiĝis en Londono kontraŭ bombado de Sirio, dum la brita Parlamento planas plivastigi siajn operacojn kontraŭ la "Islama ŝtato" en tiu lando.
Operaco kvalifita kiel murda de la organizaĵo Stop the War, kiu alvokis hieraŭ la Londonanojn mobiliziĝi kontraŭ la registaro de David Cameron.
« Oni ne vidas ilin kiel homojn, sed nur kiel landon, kiu ŝirmas IŜ, sed tio ne estas la kazo. Senkulpaj personoj kaj infanoj estos mortigitaj », bedaŭregas Courteney, studentino.
« Oni ne povas bombadi ideojn. Tio resumas la debaton. Fakte, debato ne ekzistas. Laŭ mi, evidentas, ni ne povas bombadi Sirion », konkludas Aleksia, kiu laboras en homhelpa asocio.
La Parlamento debatas nun pri sia eventuala engaĝiĝo en Sirio. Baloto, kiun la registara ĉefo organizis, ĉar ĝi estas kvazaŭ certa pri venko.
La Royal Air Force jam engaĝiĝis en Irako kontraŭ "Islama ŝtato", ene de koalicio kondukita de Usono. Hodiaŭ, la deputitoj sensurprize voĉdonos favore al plivastigo de la operacoj al Sirio.