01/12/2015
Du jarojn post la reveno de malpermeso de « kontraŭ-naturaj » seksrilatoj en la barata punkodo, ministro de la registaro Modi, petis de la Suverena Kortumo forigi la koncernatan artikolon, dum okazis dimanĉon 29an de novembro la Glata Fiero en Delhio.
Kaptante la okazon de la "Glata Fiero" en Delhio, dimanĉon 29an de novembro, la ministro pri Financo de la registaro Modi kreis stuporon, tagon antaŭe, sin deklarante favora al la malkriminaligo de samseksemo en Barato. En decembro 2013, la Suverena Kortumo restarigis la artikolon 377 de la punkodo, forigita kvar jarojn antaŭe, kio antaŭvidas porĉiaman malliberejon por la personoj, kiuj havas « kontraŭ-naturajn » seksrilatojn. Kiel raportas The Times of India, Arun Jaitley petis de la Suverena Kortumo, ke ĝi reviziu sian decidon opiniante, ke, « nuntempe, estas malkongrue enkarcerigi » homojn, kiuj estas « milionoj en la mondo » havantajn « malsamajn seksajn preferojn ». Mirigaj diroj, en la buŝo de ministro veninta de la Partio de la Popolo (naciisma dekstro), laŭ kiu samseksemo estas « genetika malsano ».
Kial la registaro konfidas la aferon al la magistrataro ?
Ĉiuj opoziciaj partioj tuj reagis asertante ke ankaŭ ili favoras malkriminaligon, dum « la nuna periodo » ne vere inklinas al interkonsento en Barato, mencias The Times of India.
En « vidpunkto » publikigita en sia dimanĉa eldono, la ĵurnalo memorigas, ke siaflanke ĝi « ĉiam defendis la ideon ke, en moderna kaj liberala socio, la leĝo ne kompetentas por determini la taŭgajn seksajn praktikojn » de la loĝantaro. « Ni salutas la dirojn de Arun Jaitley, skribas The Times of India, estus ja sensacia, ke Suverena Kortumo reviziu sian artikolon ». Tamen, la demando estas « kial la Suverena Kortumo konfidas la aferon al la magistrataro ? ». Kial ĝi ne alprenas mem leĝan iniciaton ?
http://www.courrierinternational.com/article/inde-nouvel-espoir-de-depenalisation-de-lhomosexualite