Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 décembre 2015 4 31 /12 /décembre /2015 17:40
Angolo : la publikaj transportoj en striko de preskaŭ du semajnoj

31/12/2015

En Angolo, la dungitoj de la nacia entrepreno pri publikaj transportoj de la ĉefurbo Luando (TCUL) komencas sian 13an striktagon. La kaŭzo : nepago de iliaj salajroj dum naŭ monatoj. Tiu situacio havas gravajn konsekvencojn por la salajruloj kaj ties familioj.

Laŭ Domingos Epalanga, strikanta laboristo, « Dudeko da laboristoj mortis, ĉar ili ne kapablis pagi kuracadon kaj tio, pro nepago de la salajroj. Tio reprezentas preskaŭ du personojn monate. Bedaŭrinde, la respondeca ministerio kaj la Administracia konsilio ignoras la strikon. »

Pasintjare, dum antaŭa striko, junuloj de la MPLA, la prezidenteca partio, estis rekviziciitaj por konduki la publikajn transportojn. La sektoro de la publikaj transportoj estas unu el la viktimoj de la malkreskado de petrolprezoj. Tiu krizo plene tuŝas Angolon, kies hidrokarbidoj reprezentas 90% el la eksportadoj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }