13/12/2015
Dudeko da vjetnamaj laboristoj, kiuj laboras sur konstruejo en Ruibo, 22 kilometrojn oriente de Alĝero, strikas de tagmeze 9an de decembro, dezirantaj reiri en Vjetamion kiel plej eble rapide.
En la ĉambro de la vjetnamaj laboristoj sur konstruejo en Ruibo. Photo : VNA/CVN
Tiuj laboristoj estis senditaj en Alĝerion de la vjetnama kompanio "Thang Long OSC" de septembro 2014 je la konto de la ĉina firmao "Zhejiang Construction Investment Group".
Ili sciigis, ke la ĉina entreprenisto subtrahis 60 dolarojn el ilia kutima monata salajro de novembro 2015, liverante neniun klarigon, ke ili estis misekspluatataj kaj ricevis minimuman manĝaĵon.
La strikantoj diris ankaŭ ke la kontraktoj, kiujn ili subskribis kun "Thang Long OSC" fakte ne estas respektataj.
Tio ne estas ilia unua striko, sed por la unua fojo, ili petas reiri kiel eble plej rapide al Vjetnamio.
Vjetnamaj laboristoj sur la konstruejo de Kenĉelo petis helpon, kaj estis rehejmigitaj pasintan novembron. Du el ili estis mistraktitaj fare de viroj de la ĉina kompanio "Dong Yi Jiang Su".
Ambaŭ laboristoj estis frapitaj kaj vunditaj, ĉar ili rifuzis ricevi laŭtaskan salajron, dum ilia laborkontrakto antaŭvidas tagan salajron kaj monatan pagon.