Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 novembre 2015 1 30 /11 /novembre /2015 10:40
"Rajto manifestacii"
"Rajto manifestacii"

30/11/2015

« La vortoj ne plu sufiĉas » : de Londono ĝis Sidnejo, pli ol 570.000 personoj partoprenis la 2300 marŝadojn kontraŭ la klimata plivarmiĝo, tagon antaŭ la monda pintkunveno en Parizo.

« De Uagadugo ĝis Londono kaj Nepalo, la tuta mondo paŝadas postulante agojn », gurdis Sam Barratt, kampanja direktoro de la "ONG Avaaz" dum la londona marŝado, kiu kolektis 50.000 personojn.

Aliaj devenis de pli malproksime, kiel Mikaele Maiava, 37-jaraĝa, kiu loĝas sur la atolo Tokelao, Nov-Zelanda posedo kore de Pacifiko, preskaŭ 20.000 kilometrojn for de Londono. « Tio tuŝas min rekte, se nenio ŝanĝiĝas, miaj teroj estos subakvigitaj », li diris.

Ili ankaŭ estis 7000 en Amsterdamo, multaj bicikle spit' al pluvo kaj malvarmo, 1000 en Ateno, 4000 en Stokholmo. En Kopenhago, kvar viroj blankursovestitaj ekspoziciis sian « skulptaĵon », kadavron de blanka urso kovrita per nafto, kaj palisumita sur naftodukto, kiun ili planas kunporti al Parizo.

https://www.youtube.com/watch?v=fSfI9vRtxN0

En Berlino, ili estis inter 12000 kaj 17000, kiuj marŝadis subpluve ĝis la Brandenburga pordego, kie ŝveligebla granda planedo kun, ĉe la pinto, la vizaĝo de la kancelierino Angela Merkel.

En Madrido, kie ili estis ĉirkaŭ 20000 laŭ "Greenpeace", dudek infanoj malfermis la marŝadon.

Ĉe la alia ekstremo de la planedo, en Aŭstralio, ili estis 45000 en Sidnejo kaj 5000 en Adelaido.

En Azio, mil manifestaciantoj spitis pluvon en Seulo, kaj kolektiĝo okazis en Nov-Delhio.

En Kanado, 25000 personoj, laŭ la organizintoj, kviete marŝadis ĝis la Parlamento en Otavo.

En Novjorko, centoj da manifestaciantoj marŝadis spit' al la malvarmo. Antaŭ la "blanka Domo" ili estis duonmilo kriante : « Stop militon kontraŭ nia planedo ».

Kelkaj centoj da personoj ankaŭ kolektiĝis en Meksikurbo, Bogoto kaj Limao.

http://www.lepoint.fr/monde/les-mots-ne-suffisent-plus-le-monde-se-mobilise-pour-le-climat-30-11-2015-1985835_24.php

Tutmondo : « vortoj ne sufiĉas » : la tuta mondo mobiliziĝas por la klimato

En Parizo, malgraŭ malpermeso, miloj da personoj kolektiĝis kaj formis homĉenon. Kelkaj alfrontiĝoj okazis. 317 personoj estis arestitaj. Post la kolizioj, policistoj piedpremis kandelojn, detruadis la memorigaĵon dediĉitan al la viktimoj de la parizaj atencoj, kvankam la manifestaciantoj provis protekti ĝin. (Vidu videon ĉi-sube, minuton 19:00 )

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }