28/11/2015
Dum tiu tuta semajnfino, kvindeko da manifestacioj estas planitaj sur la planedo, kiel ĉi sube en Manilo (Filipinoj). La arkipelago estas unu el la plej vundeblaj je plivarmiĝo, kun akvo-leviĝo, kiu povus ruinigi ĝin.
Oni ankaŭ paŝadas en Nederlando. De Utreĥto ĝis Parizo por la mondo « pura kaj justa », por respekti tiun tutmondan celon limigi je 2°C la planedan plivarmiĝon, kiu jam altiĝis je 0,8°C de post la antaŭ-industria erao.
« Nia registaro finfine akcelis la aferon pro kreskanta premo, sed mi opinias, ke ni devas eĉ plirapidi ekde nun », eksplikas tiu Nederlandanino.
COP21 sub alta sekureco
Ĉiuj rigardoj turniĝos al la pariza konferenco, kiu malfermiĝos lundon kun pli ol 150 Ŝtatĉefoj kaj registaroj atenditaj.
La COP21 okazos sub tre alta sekureco en Bourget kaj en tuta Francio, du semajnojn post la teruraj atencoj, kiuj emociis la tutan mondon.
http://fr.euronews.com/2015/11/28/le-monde-marche-pour-le-climat-avant-la-cop21-de-paris/
Video : Grupo da 200 biciklistoj deziras atingi Parizon sabaton 28an de novembro antaŭ la lanĉo de la tutmonda konferenco pri la klimato. Laŭ sia vojirado, ili estis prigarditaj de la ĝendarmoj, kaj timas, ke ili ne povos eniri en Parizon, pro la malpermeso de manifestacioj en la ĉefurbo.