Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 novembre 2015 1 16 /11 /novembre /2015 12:55
Turkio : centoj da manifestaciantoj kontraŭ la G20-pintkunveno

16/11/2015

Striktaj sekurecaj aranĝoj ĉirkaŭis ĉi-dimanĉon la manifestacion kontraŭ la G20-pintkunveno, kiu okazis en parko, centre de Antalya.

La manifestacio okazis sammomente, kiam okazis la internacia pintkunveno de la plej industriaj landoj, kvardek kilometrojn for.

« Homoj malsatas sur la stratoj de Antalya », eksplikis manifestacianto, laŭ kiu, en tiuj kondiĉoj, estas « tute mallogike organizi ĉi tie G20-pintkunvenon ».

Interpuŝiĝoj kun la policistoj markis la kolektiĝon, al kio partoprenis pluraj centoj da personoj. La turka polico indikas, ke ĝi efektivigis 35 arestadojn.

La speciala raportisto de "Euronews" en Antalya, Bora Bayrakta eksplikas, ke « la kontraŭ-G20-aj manifestaciantoj ne sukcesis proksimigi la areon de la G-20-pintkunveno, do fakte ne sukcesis aŭdigi sin tre malproksimen ».

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }