Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 novembre 2015 7 29 /11 /novembre /2015 22:12
Turkio : 50.000 personoj ĉe la funebro de famkonata kurda advokato pafmortigita

29/11/2015

Ĉirkaŭ 50.000 personoj ĉeestis la funebron de la famkonata kurda advokato Tahir Elçi dimanĉon en Dijarbakiro, sud-oriente de Turkio. Li mortis dum interpafado inter polico kaj neidentigitaj viroj.

Multaj kolegoj de la viktimo surhavantaj talaron, el kiuj la prezidanto de la nacia konsilio de advokataro de Turkio Metin Feyzioglu, portis lian ĉerkon, kovritan per kurda flago je ruĝa, flava kaj verda koloroj, meze de homamaso grupigita malantaŭ grandega nigra flagrubando « Ni ne forgesos vin ».

« Martiroj ne forpasas, Tahir Elçi estas senmorta », skandis la manifestaciantoj kurdlingve.

Famkonata defendanto de la kurda kaŭzo kaj Homaj rajtoj, Tahir Elçi estis mortigita sabaton en Dijarbakiro, dum li ĵus finis gazetkonferencon.

Interpafado tiam okazis inter armitaj viroj kaj policistoj, kaj la ĉefadvokato de la ordeno de advokatoj de Dijarkakiro ricevis kuglon plenkapen. Ne ankoraŭ eblas determini, ĉu li estis specife celita, aŭ ĉu li estis viktimo de perdita kuglo.

La defendanto de S° Elçi denuncis « murdon » sed la Ĉefministro islamo-konservativa Ahmet Davutoglu rifuzis konfirmi tion.

Famkonata pro lia modereco, la advokato estis de kelkaj semajnoj persekutataj de la justico, ĉar li deklaris ĉe la televido, ke la PKK « ne estas terorisma organizaĵo ». Li riskis ĝis sep jaroj kaj duono da malliberejo pro « apologio de terorismo ».

Post pli ol du jaroj da batalhaltado, intensaj bataloj rekomenciĝis pasintan someron inter la turkaj sekurecaj fortoj kaj la ribela movado. Ili frakasis la pacajn intertraktadojn komencitajn fine de 2012 por ĉesigi konflikton, kiu okazigis pli ol 40.000 mortintojn de post 1984.

http://www.la-croix.com/Actualite/Monde/Turquie-50.000-personnes-aux-obseques-d-un-celebre-avocat-kurde-tue-par-balle-2015-11-29-1386446

https://www.youtube.com/watch?v=OHOIJ4YuWcA

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }