Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 novembre 2015 1 02 /11 /novembre /2015 13:32
Tunizaj manifestaciantoj postulas salajran altigon antaŭ la sidejo de la historia sindikato « Tunizia Ĝenerala Unuiĝo de la Laboro » (UGTT) AFP PHOTO / FETHI BELAID
Tunizaj manifestaciantoj postulas salajran altigon antaŭ la sidejo de la historia sindikato « Tunizia Ĝenerala Unuiĝo de la Laboro » (UGTT) AFP PHOTO / FETHI BELAID

02/11/2015

Centoj da manifestaciantoj kolektiĝis ĉi-sabate 31an de oktobro posttagmeze en Tunizo, por postuli salajran altigon. Salajran altigon fervore intertraktis UTICA, mastrara organizaĵo, kaj UGTT, la potenca sindikata centralo. Ironie, tiuj ambaŭ organizaĵoj kiuj hodiaŭ penas akordiĝi, partoprenis la « tunizan kvaropon », kiu ricevis la Nobel-Premion pri Paco pro « nacia dialogo ». Kia salajra altigo devas aplikiĝi al la minimuma salajro en la privata sektoro, kaj kiam devas ekvalidi tiu altigo ? Jen ambaŭ obstakloj en la socialaj intertraktadoj inter UTICA kaj UGTT.

Tunizio : Manifestacio en Tunizo por postuli salajran altigon

La penemaj intertraktadoj komenciĝis antaŭ du monatoj. Kvankam ambaŭ organizaĵoj strebas konservi trankvilon kaj socian stabilecon, la laboristoj siaflanke, komencis malpacienciĝi. Ili ŝajne estas 1,5 miliono koncernataj de tiu salajra plialtigo. Kaj en tiu malgajaspekta kunteksto, ili postulas « sufiĉan altigon » kaj « salajron, kiu respektas ilian dignecon ».

Tiuj tunizanoj esperas rapidan komunan akordiĝon inter ambaŭ organizaĵoj, membroj de la « nacia dialogo ». Tiu kvaropo estis rekompencita komence de oktobro per "Nobel-Premio pri Paco" pro sia decidiga rolo en la demokratia transiro de la lando.

Lundon 2an de novembro, ambaŭ partneroj denove kuniĝos por provi akiron de akordo. Sed okaze de malsukceso, UGTT pretas rigidigi sian sintenon. La potenca sindikata centralo minacas je organizado de striko, kion ĝi jam kvalifas kiel « historian ».

http://www.rfi.fr/afrique/20151101-manifestation-tunis-reclamer-hausses-salaire-quartet-nobel

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }