06/11/2015
Tajlanda aktivulo por la laboristaj rajtoj, Somyot Prueksakasemsuk estis unu el la unuaj en Tajlando, kiu sindikatigis laboristojn, instruante juron, organizante kolektivajn aktivaĵojn kaj publikajn manifestaciojn. En lia magazino, « Voice of Thaksin », Somyot Prueksakasemsuk denuncas la malrespektojn de homaj rajtoj, kaj ofertas voĉon al senvoĉuloj. Somyot Prueksakasemsuk estas ankaŭ defendanto de esprimlibereco, petante revizion de la majest-atenca leĝo.
En aprilo 2011, li estis arestita kaj enkarcerigita dum 5 tagoj, ĉar li lanĉis peticion petantan revizion de tiu leĝo, kaj estas de tiam arbitre malliberigita.
Atendinte sian proceson dum 17 monatoj, Somyot Prueksakasemsuk estis kondamnita, ĉar li permesis, kiel Ĉefredaktisto, publikigon de du satiraj artikoloj juĝitaj kiel « ofendaj al monarkio ». En januaro 2013, li estis arbitre kondamnita al 10 jaroj da malliberejo.
« Ju pli ni diskonigas la aferon, des pli rapide li eliros. »