26/11/2015
Pli ol ok milionoj da siriaj infanoj bezonas humanitaran helpon, laŭ UNICEF. Infanoj pli kaj pli multnombraj fuĝas la militon, la perforton, kiuj frapas ilian landon.
Sur la insulo Lesbo en Grekio, tutaj familioj albordiĝas. La Sirianoj defias danĝeron kaj malvarmon por atingi Eŭropon, kie ili esperas donaci sekurecon kaj pli bonan estontecon al siaj gefiloj.
Inter januaro kaj septembro, 214.000 infanoj petis azilon en Eŭropa Unio, laŭ Eurostat. Tio estas cifero senprecedenca. Aliparte, la proporcio da neakompanataj infanoj ege kreskadis. Dum tiu longa periplo tra Mediteraneo aŭ sur la Balkanaj vojoj, la plej junaj suferas ekstremajn kondiĉojn, kiel eksplikas tiu kuracisto ĉe la serba-kroata landlimo : « Kelkaj dektagaj infanoj suferas pri hipotermio. Ni eĉ ne havas kovrilon por protekti ilin. Ni bezonas agojn. La bildoj estas sufiĉe elvokaj ».
Ĉiutage, 700 infanoj petas azilon en Eŭropo. UNICEF identigis kvin vundeblajn grupojn por adapti siajn agojn al iliaj bezonoj : la beboj kaj junaj infanoj, la handikapitaj infanoj, la perditaj infanoj, la infanoj forlasitaj kaj la ne-akompanataj adoleskantoj. Tiuj, kiuj plu vivas en Sirio ankaŭ kaŭzas maltrankvilon. UNICEF tiel taksas je du milionoj la nombron da infanoj, kiuj plu vivas en militzono, kie la humanitara helpo alvenas pene.
Aldoniĝas al tio, centoj da miloj da infanoj, kiuj trovis rifuĝon en la najbaraj landoj de Sirio, kie ili plejparte vivas, en malsekureco, kiel ĉi tie en Libano.
Plejparte el tiuj infanoj ne frekventas lernejon, ĉar ili devas perlabori la vivrimedojn de la tuta familio. Tamen, tiuj infanoj nepre bezonas edukadon, ĉar ja tiu generacio devos rekonstruadi Sirion.