Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 novembre 2015 3 18 /11 /novembre /2015 15:20
Foto de la manifestacioj kontraŭ IŜ, kiu okazis en Manbij, norde de Sirio, la 12an de novembro 2015.  MANBIJ NEWS PRESS/FACEBOOK
Foto de la manifestacioj kontraŭ IŜ, kiu okazis en Manbij, norde de Sirio, la 12an de novembro 2015. MANBIJ NEWS PRESS/FACEBOOK

18/11/2015

La loĝantoj de Manbij, en la provinco de Alepo, surstratiĝis por protesti kontraŭ la reguloj truditaj de la "Islama ŝtato", kiu kontrolas la urbon.

Tiuj manifestacioj estas « senprecedencaj », eksplikas la libana retpaĝaro Now. raportante, ke la loĝantoj de la urbo Manbij (75.000 loĝantoj) manifestaciis ĵaŭdon 12an de novembro « kontraŭ la drastaj reguloj » truditaj de la organizaĵo "Islama ŝtato" (IŜ). « Tiu urbo spertas esceptan nivelon de popola kolero », precizigas la retpaĝon.

Raportis tiun eventon, siria ribela grupo, nomita Manbij Mubaŝer, en sia fejsbuka paĝo, aldonas Now. « Responde al la subpremaj praktikoj de IŜ kontraŭ la loĝantoj de Manbij, dekoj da civitanoj surstratiĝis por kritiki la grupon, pasintan ĵaŭdon [12an de novembro] », eksplikis la membroj de Manbij Mubaŝer. La manifestaciantoj grupete paŝadis sur la stratoj, antaŭ ol esti arestitaj fare de membro de IŜ armitaj per mitraloj, ili precizigas.

Sirio : Ribela vento kontraŭ IŜ en la urbo Manbij

Ili protestis interalie kontraŭ la varbado de junuloj de la urbo fare de IŜ, oficiale por sekvi kursojn pri ŝario, sed kiuj estis perforte kondukitaj al bataloj, norde de la provinco Alepo, kie multaj mortis.

Dua manifestacio ŝajne okazis sabaton 14an de novembro. Now. citas iu el la loĝantoj, kiuj partoprenis tiujn eventojn. « Nia ĉefa celo estas devigi IŜ, ke ĝi forlasu la urbon per pacaj rimedoj », li eksplikas.

http://www.courrierinternational.com/article/syrie-vent-de-revolte-contre-daech-dans-la-ville-de-manbij

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }