Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 novembre 2015 2 17 /11 /novembre /2015 13:01
Sirio : La sirianoj kolektiĝis en Duma, martira urbo, solidarece kun Parizo

17/11/2015

En Sirio, la urbo Duma deziris esprimi sian solidarecon kun Parizo.

Oni scias, ke la tuta mondo esprimis diversmaniere, pere de manifestacioj, improvizitaj Marseljezoj, silentminutoj, sian solidarecon kun la viktimoj de la parizaj atencoj.

Sed la kompato de la siria urbo Duma, resonas eĉ pli intense, ĉar ankaŭ tiu 100000-loĝanta urbo en la ĉirkaŭaĵoj de la ĉefurbo Damasko, estas martira urbo. Ĝi estas la ĉefa ribela centro.

Pro tio, la urbo estas konstante bombata de la reĝimo de Baŝar Al Assad. Bombata interalie per kanistroj plenaj je eksplodaĵoj ĵetitaj de helikopteroj, kaj kiuj fariĝis simbolo de la militaj abomenaĵoj en Sirio. Sed Duma estis ankaŭ gasvenenita de la reĝimo en aŭgusto 2013, operacio, kiu mortigis pli ol mil civilulojn kaj kaŭzis preskaŭan intervenon de Francio kaj Usono.

Tamen, la loĝantoj de Duma estis emociegitaj de la viktimoj en Parizo. Unue, fotoj estis enretigitaj : kelkaj junuloj portantaj kandelojn kaj mesaĝojn : « Duma funebras » aŭ la fama paca Eiffel-tura signo kiu ankaŭ mondfamiĝis.

Sirio : La sirianoj kolektiĝis en Duma, martira urbo, solidarece kun Parizo

Kaj tiuj kelkaj vortoj haste aldonitaj en interreto : « Dumo, kiu vivas sub la jugo de Baŝar Al Assad de pli ol du jaroj kaj duono, estas solidara kun la viktimoj de la parizaj atakoj de la 13a de novembro ».

Poste, pli ĝenerala letero estis publikigita en la araba el kiuj, tiuj kelkaj linioj : « Kiel civiluloj vivantaj en sieĝata areo, ĉar ili petis liberecon kaj demokration, ni esprimas niajn plej sincerajn kondolencojn al la franca popolo ».

http://www.franceinter.fr/emission-les-histoires-du-monde-les-syriens-se-sont-rassembles-hier-a-douma-ville-martyre-en-solidar

https://www.youtube.com/watch?v=twUYjhPMkVc

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }